 La desegnaĵo de la emblemo estas ĉina ideogramo "shi" (mondo), kiu manifestiĝas en kaligrafia formo, kaj esprimas la ideon "interkompreno, interkomunikado, gajrenkontiĝo kaj kunlaborado".
Senco de emblemo: la emblemo implicas brakumon de tri homoj kvazaŭ el familio kun plena feliĉo kaj ĝoja kunesto; la tri homoj ankaŭ estas vi, mi kaj li(ŝi) el la homara familio, kiuj aspiras belan kaj harmonian vivon. La bildo figure esprimas la ageman serĉadon al homeco kaj la foiran ideon "interkompreno, interkomunikado, gajrenkontiĝo kaj kunlaborado".
|