Regularo por elekti gastiganton de monda foiro |
 |
(GMT+08:00) 2009-04-30 17:13:15 |
Laŭ elekta regularo, ĉiu membrolando, granda aŭ malgranda, de la Buroo de Internacia Ekspozicio, posedas unu voĉon por elekto. En la unua voĉdonado, se iu urbo gajnas pli ol du trionojn de voĉoj, ĝi elektiĝas. Se neniu urbo gajnas la postulitajn voĉojn en la unua voĉdonado, la elekto nature eniras en la duan voĉdonadon, sed kandidato kun la plej malmultaj voĉoj en la unua voĉdonado perdas sian rajton esti elektata en la dua voĉdonado. En la dua voĉdonado, kandidato-urbo, kiu havigas al si pli ol du trionojn de la voĉoj, fariĝas gastiganto de monda foiro. Se en la dua voĉdonado ankoraŭ neniu urbo elektiĝas, do sammaniere, la elekto daŭras, ĝis ke du urboj elektiĝas. Kaj fine, el la du urboj tiu ricevinta plimultajn voĉojn estas elektita kiel gastiganto.
|
 |
Komento |
 |
|
|
 |
Koncernaj Novaĵoj |
 |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|