china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Altaĵ-ascendo en Novjara Tago
(GMT+08:00) 2008-03-11 09:50:52

Altaĵ-ascendo estas ĉina tradicio por celebri novjaron. Pro proksimiĝo de la Pekinaj Olimpikoj, en la Novjara Tago multaj loĝantoj aktive partoprenis la novjaran altaĵ-ascendon por celebri novjaron kaj esprimi subtenon al la olimpikoj en Ĉinio. En Pekino oni organizis la novjaran altaĵ-ascendon sur Granda Muro ĉe Badaling, la monda kultura heredaĵo. La organizanto injektis olimpikajn elementojn en la aktivadon por krei sportan atmosferon kaj montri fervoron de loĝantoj pri la olimpikoj.

2 008 partoprenantoj konsistigis formaciojn laŭ 5 koloroj de la olimpikaj ringoj kaj matĉis inter tri grupoj laŭ malsamaj aĝoj. La granda Muro ĉe Badaling troviĝas en la norda antaŭurbo de Pekino. Tiutage la temperaturo estis nur 8 celsiaj gradoj malsuper la nulo kaj la vento atingis 6 gradojn, tamen malvarma vetero ne povis redukti la entuziasmon de partoprenantoj. Sinjorino Zhang Huifen tre frue sin anoncis al la aktivado ĉe sia loĝkvartalo. Ŝi volas bonvenigi la olimpikojn per sia partopreno. Ŝi diris: "La vetero estas tre malvarma, tamen mi havas varman fervoron. Hodiaŭ estas Novjara Tago, kaj mi volas ĝin pasigi per grimpado sur la Grandan Muron. Aŭguste en Pekino okazos olimpikoj, kaj, estante ordinara ĉino, mi volas esprimi subtenon al la olimpikoj per mia ago. Mi multe ĝojas partopreni la aktivadon."

Por elvoki entuziasmon de popol-amasoj pri la olimpikoj kaj stimuli loĝantojn partopreni sportadon, en la jaro 2006 Ĉinio komencis organizi sportajn aranĝojn kun partopreno de popol-amasoj, la aranĝoj estas nomataj Loĝantara Korpkonstruo por Renkonti Olimpikojn, kaj la novjara altaĵ-ascendo estas unu el ili.

La aranĝoj jam profundiĝis en la koron de ordinaraj loĝantoj. Ĉi-jare multaj en- kaj ekster-landaj turistoj aliĝis al grimpado sur la Grandan Muron. Sinjorino Zhao Yan, vojaĝanto el la nordorienta urbo Changchun, diris: "En mia hejmloko mi partoprenis similajn aranĝojn, tamen grimpado sur la Grandan Muron en Novjara Tago havas alian sencon krom la novjara celebro, tio estas, ke ni bonvenigu la olimpikan jaron kaj esprimu fervoron al la olimpikoj. Mi multe ĝojas, ke mi povas ĉeesti tiun ĉi aranĝon."

Krom Pekino ankaŭ aliaj urboj organizis diversajn aranĝojn en la Novjara Tago. En Tianjin, unu el kunlaboraj urboj de la Pekinaj Olimpikoj, kelkmil homoj ascendis 9 999 ŝtupojn; en la nordorienta urbo Harbino 2 008 amatoroj grimpis sur neĝkovritan monton spite al tre malvarma vetero de pli ol 20 gradoj malsuper la nulo. Sinjoro Liu Peng, direktoro de la Ŝtata Sporta Administracio, diris: "Ĉi-jare la altaĵ-ascendo okazis samtempe en 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio. Ĉirkaŭ miliono da sportaj amatoroj esprimis sian fervoron al la olimpikoj per la partopreno.'

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040