Vespere de la 2-a de marto en la ĉina urbo Kantono finiĝis la 49-a Monda Teama Tablotenis-Ĉampionado. En la vira finalo la ĉina teamo venkis la sudkorean per 3 kontraŭ 0 kaj sinsekve kvarafoje gajnis la ĉampionecon.
La sudkorea teamo okupis la 2-an lokon, dum la ĉina hongkong-a la 3-an. La 1-an de marto en la virina finalo la ĉina teamo venkis la singapuran.
|