china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Finiĝis Monda Atletika Ĉampionado
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:35:35

La 2-an de septembro en la japana urbo Osako finiĝis la 11-a Monda Atletika Ĉampionado. La usona delegacio per la gajno de 14 oraj, 4 arĝentaj kaj 8 kupraj medaloj okupis la 1-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj medaloj, dum la ĉina delegacio akiris 1 oran, 1 arĝentan kaj 1 kupran medalojn kaj okupis la 11-an lokon. Estas bedaŭrinde, ke neniu sportisto kreis mondan rekordon en la ĉampionado.

En la lasta tago de la ĉampionado, kenja sportistino Catherine Ndereba per la rezulto de 2 horoj, 30 minutoj kaj 37 sekundoj gajnis la virinan maratonon, dum la ĉina sportistino Zhou Chunxiu okupis la 2-an lokon pro la malsupereco de 8 sekundoj; en la finalo de virina altsalto kroata sportistino Blanka Vlasic per la atingo de 2,05 metroj gajnis la oran medalon; finnlanda sportisto per la atingo de 90,33 metroj gajnis la finalon de la vira ĵetlanco; usona atleto Bernard Lagat per la rezulto de 13 minutoj kaj 45,87 sekundoj gajnis la finalon de la vira 5000-metra kurado; en la finalo de la vira 800-metra kurado kenja sportisto Alfred Kirwa Yego per la rezulto de 1 minuto kaj 47,09 sekundoj gajnis la oran medalon; barejna sportistino Maryam Yusuf Jamal akiris la ĉampionecon de la virina 1500-metra kurado; en la finalo de la virina 4×400-metra stafetkurado la usona teamo per la rezulto de 3 minutoj kaj 18,55 sekundoj gajnis la oran medalon; krome, usonanoj gajnis ankaŭ la viran 4×400-metran stafetkuradon per 2 minutoj kaj 55,57 sekundoj. Laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj la kenja delegacio per la gajno de 5 oraj, 3 arĝentaj kaj 5 kuraj medaloj okupis la 2-an lokon, kaj la rusa per 4 oraj, 9 arĝentaj kaj 3 kupraj medaloj okupis la 3-an lokon.

Atletika konkurso estas la plej granda parto de olimpikoj. La 11-a Monda Atletika Ĉampionado estas la lasta ŝanco por diverslandaj teamoj komplete sin ekzerci antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, tial al ĝi ĉeestis preskaŭ ĉiuj plej eminentaj atletoj de la mondo. Entute 2 003 atletoj el 203 landoj kaj regionoj partoprenis la ĉampionadon, tiu ĉi nombro atingis la rekordon.

Al la ĉampionado Ĉinio senprecedence sendis 57 sportistojn. Ili partoprenis 25 konkursobjektojn kaj akiris 1 oran, 1 arĝentan kaj 1 kupran medalojn. Ĉina atleto Liu Xiang, posedanto de la monda rekordo, per la rezulto de 12,95 sekundoj atingis ĉampionecon de la vira 110-metra hurdokurado. Tio estas la unua ormedalo, gajnita de ĉina vira sportisto en Monda Atletika Ĉampionado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040