china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Azia Junula Futbala Ĉampionado
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:35:47

Posttagmeze de la 16-a de oktobro en Chongqing, Ĉinio, finiĝis Azia Junula (malsuper-19-jara) Futbala Ĉampionado. En la finalo la nordkorea teamo venkis la japanan per 1 kontraŭ 0 kaj akiris la ĉampionecon. En la matĉo por la tria loko la ĉina teamo venkis la sudkorean per 1 kontraŭ 0 kaj akiris la kvalifikon por la Monda Junula Ĉampionado, kiu okazos venontajare en Ĉilio.

Antaŭ tio la ĉina teamo kaj la sudkorea perdis la ŝancon rekte kvalifikiĝi al la Monda Junula Ĉampionado pro la malsukceso en la duonfinalo, tial la matĉo fakte estis la lasta ŝanco konkuri por la kvalifiko. La du teamoj renkontiĝis en matĉo de grupo kaj dividis la matĉon per 1 kontraŭ 1. Ĉina ludistino Ma Xiaoxu faris la ŝlosilan golon por la teamo, tamen pro vundo ŝi ne povis ĉeesti al la lasta matĉo.

En la matĉo la ĉina teamo lanĉis furiozan ofensivon de la komenco. Ĝi akiris nemalmultajn ŝancojn, tamen pro manko de la ĉefpoentulo Ma Xiaoxu la teamo ne povis goli la unua. La sudkorea teamo kelkfoje faris rebaton, tamen ili ne povis kapti ŝancon pro la bona ludo de la ĉina golulo. Ambaŭ vane ludis en la unua duono de la matĉo.

Komence de la dua duono la sudkorea teamo montris sian superecon je fizika forto kaj severe minacis la ĉinan defendlinion. En la 31-a minuto la ĉina teamo akiris angulkikon. Zhu Wei kikis la pilkon al la areo antaŭ la sudkorea golejo, kaj Ruan Xiaoqing engoligis ĝin per la kapo. Por egaligi la matĉon, la sudkorea teamo organizis fortan ofensivon, tamen ili vanis pro la sukcesa malhelpo de la ĉina golulo. Fine la ĉina teamo venkis la sudkorean per 1 kontraŭ 0 kaj samtempe akiris la kvalifikon por la Monda Junula Ĉampionado.

Gao Rongming, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, diris, ke en la teamo estas kelkaj ludistinoj, ili havas latentforton kaj siajn proprajn karakterizojn kaj probable fariĝos eminentaj ludistinoj. Estante ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, Gao Rongming gvidis la ĉinan junulan teamon partopreni la Azian Junulan Ĉampionadon en Hindio, 2002. Tiam la ĉina teamo ludis kontraŭ la japano en la duonfinalo. Post 120 minutoj la matĉo restis egala, tamen bedaŭrinde, la teamo perdis la reciprokan punktŝoton.

En ĉi-foja ĉampionado la ĉina teamo evidentigis psikan problemon. En ĉiu matĉo kelkaj teamanoj ludis sub la normala nivelo pro nervoza animstato. Gao Rongming diris: "Ili estas nesufiĉecaj en mensa rego kaj mankas al ili konkursaj spertoj, tamen estas grave, ke la teamo akiris la kvalifikon. Restas unu jaro antaŭ la Monda Junula Ĉampionado, kaj la teamo partoprenos pli da konkursoj por ke teamanoj venki tiujn ĉi problemojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040