china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia Maratono en Pekino
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:36:46

La 21-an de oktobro en Pekino okazis Internacia Maratono, en kiu kenja atleto Nephat Kinyanjui gajnis ĉampionecon de la vira grupo kaj tri ĉinaj sportistinoj okupis la antaŭajn tri lokojn de la virina grupo.

El partoprenantoj de la vira grupo estas 6 mondklasaj atletoj, ĉiu el ili iam kreis la rezulton de malpli ol 2 horoj kaj 10 minutoj. Kiam la maratono iris ĝis la 35-a kilometro, Nephat Kinyanjui kaj ĉina sportisto Ren Longyun antaŭiĝis al aliaj. Nephat Kinyanjui gajnis la ĉampionecon per la rezulto de 2 horoj, 8 minutoj kaj 0,8 sekundo. Ren Longyun kaj alia ĉina sportisto Han Gang okupis la duan kaj trian lokojn respektive per 2 horoj, 8 minutoj kaj 16 sekundoj, kaj 2 horoj, 8 minutoj kaj 57 sekundoj. Ambaŭ superis la ĉinan rekordon de 2 horoj, 9 minutoj kaj 18 sekundoj, kreitan de Hu Gangjun.

Krom la ĉinaj, ankaŭ tri fremdlandaj sportistinoj el Koreio, Kazaĥio kaj Kenjo partoprenis la virinan maratonon. Ĉe la duono de la kurumo tri ĉinaj sportistinoj antaŭiĝis al aliaj. Ili fine okupis la antaŭajn tri lokojn. 19-jara Chen Rong akiris la ĉampionecon per la rezulto de 2 horoj, 27 minutoj kaj 0,5 sekundo. Zhang Yingying okupis la duan lokon per 2 horoj, 27 minutoj kaj 20 sekundoj, kaj Bai Xue la trian lokon per 2 horoj, 27 minutoj kaj 46 sekundoj.

Nephat Kinyanjui, gajninto de la vira grupo, akceptis intervjuon. Li diris, ke en Pekino la vetero estas tre konvena por maratono, kaj li esperas partopreni la Pekinajn Olimpikojn. La ĉina gajninto Chen Rong diris, ke por ŝi la rezulto estas la plej bona, kaj ŝi klopodos akiri kvalifikon por la Pekinaj Olimpikoj. Ren Longyun, subĉampiono de la vira grupo, diris, ke ĉi-foje li atingis bonan rezulton pro tio, ke trejnisto kaj kolegoj donis al li multajn helpojn, kaj ankaŭ li mem faris zorgan preparon.

Post kiam Ren Longyun atingis finon de la maratono, lia trejnisto Wang Deming tuj estis ĉirkaŭata de raportistoj. Verdire li nenima estis meze de tiel multaj amaskomunikiloj. Li tre bedaŭris, ke Ren Longyun perdis la ŝancon ĉampioniĝi nur pro la malsupero de 8 sekundoj. Li diris, ke antaŭ la konkurso ili celis atingi la rezulton de malpli ol 2 horoj kaj 8 minutoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040