china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tutlanda Naciminoritata Tradicia Sportkunveno
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:37:01

La 18-an de novembro en Kantono finiĝis la 8-a ĉina Tutlanda Naciminoritata Tradicia Sportkunveno. Ĝi okazas en ĉiu kvara jaro kaj estas rigardata kiel la scenejo, sur kiu naciminoritataj sportistoj prezentas siajn proprajn sportojn. Sportistoj partoprenas ĝin ne por gajni medalojn, sed por disvolvi tradiciajn sportojn kaj akceli interfluon inter diversaj naciminoritatoj.

Ĉi-foje oni starigis por la sportkunveno 15 konkursobjektojn kaj 149 prezentadajn programerojn. Tiuj ĉi tradiciaj sportoj kun riĉa gusto de la vivo originis el la laboro kaj vivo de ĉinaj diversaj naciminoritatoj dum longa periodo. Al la 8-a Tutlanda Naciminoritata Tradicia Sportkunveno ĉeestis pli ol 6 000 sportistoj el 55 naciminoritatoj. Ili plene ĝuis plezuron el sporto kaj akcelis la interfluon inter si.

Multaj sportistoj kaj oficistoj konfesis, ke tradiciaj sportoj multe disvolviĝis en la lastaj jaroj. Sinjoro Hu Xianghua, vicestro de delegacio de la provinco Hubei, diris: "La registaro de nia provinco tre atentas la laboron pri tradiciaj sportoj kaj ĉiujare asignas milionon da juanoj por subteni disvolvon de naciminoritataj sportoj. Nia provinco okazigas en ĉiu kvara jaro provincan naciminoritatan sportkunvenon, kiun partoprenas 20 teamoj el la tuta provinco. Antaŭ 5 jaroj oni denove starigis bazlokojn de tradiciaj sportoj."

Ne nur la provinco Hubei, sed ankaŭ aliaj naciminoritataj regionoj atentas disvolvi tradiciajn sportojn. Sukcesa okazigo de la 8-a Tutlanda Naciminoritata Tradicia Sportkunveno estas la plej bona atesto. Sinjoro Qi Wenxiang, ĝenerala vicsekretario de Komitato de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolia de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vickomandanto de ĉi-foja sportkunveno, diris: "Tiu ĉi sportkunveno progresas pro pli da partoprenantoj kaj konkursaj objektoj."

En la lastaj jaroj koncernaj departementoj faris grandan klopodon por disvolvi tradiiajn sportojn de naciminoritatoj, tio ludis pozitivan rolon por protekti kaj disvastigi tradiciajn sportojn. Qi Wenxiang diris: "En Ĉinio ĉiu naciminoritato havas siajn proprajn sportojn. La registaro tre atentas protekti kaj disvolvi tradiciajn sportojn. Ŝtata Komisiono pri Naciminoritataj Aferoj kaj Ŝtata Sporta Administracio instalis specialajn esploristojn pri tradiciaj sportoj. Ili klopodas disvolvi iujn sportojn oficialaj po sportkunveno. Nun en tradicia sportkunveno sportoj plejparte ne estas por konkursado, sed por prezentado, tial oni planas disvolvi ilin al konkursaj sportoj.

Sinjorino Wang Ju, oficisto el la Ŝtata Komisiono pri Naciminoritataj Aferoj, diris, ke disvolvi sportojn de naciminoritatoj estas unu el laboroj de la registaro pri naciminoritatoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040