china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia Maratono en Xiamen
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:37:06

La 5-an de januaro en la ĉina sudorienta urbo Xiamen okazis Internacia Maratono. Ĉina atletino Zhang Yingying, kiu okupis la duan lokon en Pekina Internacia Maratono, 2007, gajnis ĉampionecon de la virina grupo per la rezulto de 2 horoj, 22 minutoj kaj 38 sekundoj, kaj alia ĉina sportistino Bai Xue prenis la duan lokon per la rezulto de 2 horoj kaj 23 minutoj. Ambaŭ kreis rekordon de tiu ĉi maratono. Kenja atleto Kiprotich Kenei gajnis ĉampionecon de la vira grupo per la rezulto de 2 horoj, 9 minutoj kaj 48 sekundoj.

Laŭ plano ĉi-jara maratono devas esti okazigata marte, tamen pro vetero kaj tagordo de sportistoj, oni plifruigis ĝin. Ĉi-jara maratono estis rigardata kiel tutlanda ĉampionado kaj elektado por olimpikoj. Pli ol 30 mil sportistoj partoprenis ĝin. Inter ĉinaj partoprenantoj, Sun Yingjie, kiu unuafoje aperis en konkurso post puna periodo, estis aparte atentata. Por ĉinaj partoprenantoj la maratono estis la lasta ŝanco konkuri pri kvalifiko al Pekinaj Olimpikoj. Ĉi-foje organizanto de la maratono ŝanĝis itineron kaj invitis famajn fremdlandajn sportistojn al la konkurso por altiri pli da spektantoj.

Tiutage la vetero estis tre konvena por maratono. Je la 8-a horo sportistoj startis de internacia konferenca kaj ekspozicia centro en la urbo Xiamen. Diference de la Pekina Internacia Maratono ĉi-foje pli ol 30 mil viraj kaj virinaj sportistoj samtempe startis. Nelonge post la starto du kenjaj atletoj antaŭiĝis kaj kondukis la unuan grupon, kaj ĉinaj sportistoj Li Zhuhong, kiu ĉampioniĝis en la lasta Xiamen-a Internacia Maratono, kaj Han Gang, kiu okupis la trian lokon ĉi-jare en la Pekina Internacia Maratono, sekvis ilin. 30 minutojn poste Wei Yanan kaj Bai Xue iomete antaŭiĝis al la unua grupo de sportistinoj, kaj Sun Yingjie kuris inter kelkaj ĉinaj sportistinoj de la unua grupo.

En la antaŭaj 20 kilometroj Wei Yannan kondukis la unuan grupon, tamen kelkaj aliaj sportistinoj estis tre proksimaj al ŝi. Je ĉikraŭ la 32-a kilometro Wei Yannan estis superita de alia ĉina sportistino Sun Yingying.

Post kiam viraj sportistoj atingis finlokon, sportistinoj komencis finiŝon. Zhang Yingying, la unua el sportistinoj, atingis finlokon. Ŝi gajnis ĉampionecon de la virina grupo kaj rompis la rekordon de tiu ĉi maratono, kreitan de Zhou Chunxiu, per la rezulto de 2 horoj, 22 minutoj kaj 38 sekundoj, kaj alia ĉina sportistino Bai Xue prenis la duan lokon per la rezulto de 2 horoj kaj 23 minutoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040