china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Okazos Invitkonkurso de Rulseĝa Basketbalo
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:37:06

Posttagmeze de la 14-a de januaro en Pekino okazis 1-a plena sesio de organiza komitato de la internacia invitkonkurso de rulseĝa basketbalo Bonŝanca Pekino, en kiu oni publikigis liston de la organiza komitato, tio signis, ke la organiza komitato de tiu ĉi konkurso oficiale fondiĝis. Sinjorino Tang Xiaoquan, prezidanto de la Ĉina Handikapula Federacio, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, ĉeestis la sesion kaj faris parolon.

La internacia invitkonkurso Bonŝanca Pekino okazos de la 20-a ĝis la 25-a de januaro en Nacia Stadiono. Al ĝi ĉeestos 8 teamoj el 6 landoj, inter ili la virinaj teamoj venos el Ĉinio, Kanado, Germanio kaj Japanio, kaj la viraj el Ĉinio, Kanado, Nederlando kaj Aŭstralio. Nun la organiza komitato jam plenumis funkciigan planon, konkursan horaron, tabelon de ĉiutaga trejno por diversaj teamoj, planon pri detala labordivido de diversaj servteamoj, gvidlibron de la konkurso kaj ordon de la Nacia Stadiono por la invitkonkurso.

Internacia Federacio de Rulseĝa Basketbalo sendos al la konkurso 24 teknikajn delegitojn, juĝistojn kaj oficistojn, kaj ankaŭ 30 ĉinaj teknikaj oficistoj partoprenos laboron de la konkurso. Al la konkurso servos 842 volontuloj. La organiza komitato jam plenumis varbadon kaj trejnadon de volontuloj, kaj en la 15-a kaj 16-a de tiu ĉi monato oni faros al volontuloj specialan trejnon pri paralimpikoj kaj laborpostenoj en la Nacia Stadiono. Laŭ plano de la konkurso ĉiuj volontuloj atingos difinitajn postenojn en la 18-a.

En sia parolo Tang Xiaoquan diris, ke la internacia invitkonkurso Bonŝanca Pekino estos la dua paralimpika konkurso de post la blindula pordpilka konkurso en la pasinta septembro kaj ankaŭ la lasta antaŭ la Pekinaj Paralimpikoj; konkurso de rulseĝa basketbalo estas la plej tipa por membrokriplaj personoj kaj ankaŭ unu el plej spektataj paralimpikaj konkursoj. Ŝi diris, ke oni devas efektivigi instrukcion de la partia centra komitato fari la olimpikojn kaj paralimpikojn brilaj, kaj laŭ la postulo, elmetita en la 5-a plena sesio de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, kaj la parolo, farita de Liu Qi, prezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, en la kunveno pri resumado de la olimpika preparo, perfektigi plu sekurecan rimedon, sukcese okazigi la internacian invitkonkurson de rulseĝa basketbalo kaj meti bonan bazon por la paralimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040