china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Unuaj olimpikoj ekster Eŭropo (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:51:50

La 1-aj kaj 2-aj olimpikoj okazis ĉiu en Eŭropo, tio estas koncerna al la olimpika origino. Le Baron Pierre De Coubertin opiniis, ke olimpikoj devas esti okazigataj alterne en diversaj lokoj de la mondo, tamen laŭ li la lokoj estis limigataj en la eŭropa kaj nordamerika sferoj.

Pro tio, ke usonaj sportistoj montris elstaran prezentadon en la antaŭaj olimpikoj, kaj Le Baron Pierre De Coubertin elmetis la celon internaciigi sporton, en la jaro 1901 okazis la 4-a plena sesio de la Internacia Olimpika Komitato, en kiu oni rajtigis la usonan urbon Ĉikagon okazigi la 3-ajn olimpikojn.

Kiam la informo pri okazigo de la 3-aj olimpikoj atingis Usonon, loĝantoj de la urbo Ĉikago multe ĝojis, kaj tuj ricevis donacion je la sumo de 120 mil usonaj dolaroj. Oni decidis okazigi la olimpikojn pli sukcesaj ol la antaŭaj.

Sed ankaŭ alia usona urbo Sankta-Luizo volis gastigi la olimpikojn, kaj tio ricevis subtenon de la tiama usona prezidento Theodore Roosevelt, ĉar tiu ĉi urbo celebros sian centjaran jubileon en 1903, kaj antaŭ tio ĝi jam gajnis la rajton okazigi la Mondan Foiron. La urbo decidis prokrasti la jubileon kaj la Mondan Foiron ĝis 1904, se oni estis rajtigonta ĝin okazigi la 3-ajn olimpikojn. Oni opiniis, ke koincido de la jubileo kaj Monda Foiro kun la olimpikoj aldonos solenecon.

Sankta-Luizo montris grandan fervoron al la olimpikoj, kaj ankaŭ prezidento Theodore Roosevelt aliĝis al la vico de subtenantoj. Li sendis al la Internacia Olimpika Komitato telegramon petantan, ke ĝi rajtigu Sankta-Luizon okazigi la 3-ajn olimpikojn, kaj promesis, ke Usono okazigos la olimpikojn kontentigaj, lernante instruajn lecionojn de la Parizaj Olimpikoj. En la jaro 1902 post diskutado en la pariza sesio la Internacia Olimpika Komitato konsentis tiun ĉi peton.

Sankta-Luizo, la 8-a granda urbo en Usono, estis tre evoluinta en trafiko. Sed tiam la sola veturilo inter Eŭropo kaj Nordameriko estis ŝipo. Pro tio, ke la ŝipveturo bezonis longan tempon kaj estis multekosta, al la olimpikoj ĉeestis nur 681 sportistoj el 12 landoj kaj regionoj, la nombro estis pli granda ol tiu en la 1-aj olimpikoj, tamen ne kiom atendate, kaj ili plejparte estis usonaj sportistoj. Pro la longa vojaĝo multaj sportistoj ne povis partopreni la olimpikojn, kaj oni konsideris la eventon kiel la usonan sportkunvenon. Malgraŭ ĉio ĉi, tamen olimpikoj unuafoje iris el Eŭropo, kaj la Sankta-luizaj Olimpikoj havas mejloŝtonan signifon en la olimpika historio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040