china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intertempaj olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:51:50

Post la 3-aj olimpikoj, influo de la olimpika movado plivastiĝis, tamen multaj eble ne scias, ke inter la 3-aj kaj 4-aj olimpikoj okazis neoficialaj olimpikoj en Ateno, 1906. Oni nomas tiujn ĉi olimpikojn la intertempaj.

La Parizaj kaj Sankta-Luizaj Olimpikoj respektive koincidis kun la Monda Foiro, kaj al ili mankis sendependeco, tio malobservis la originan signifon de olimpikoj. Grekoj kritikis tiun ĉi fenomenon. Ili opiniis, ke olimpikoj estas simbolo de la helena civilizacio, tamen nun ĝi reduktiĝis al ekonomia dependaĵo. Laŭ ili nur sincereco kaj fervoro de la greka popolo povas konservi tradicion kaj ideon de la helenaj olimpikoj, tial ili prezentis du postulojn al Le Baron Pierre de Coubertin: okazigi aŭtentikajn olimpikojn en la jaro 1906, okaze de la 10-a datreveno de la revigliĝo de la olimpika movado, kaj destini Atenon kiel la permanentan okazejon de olimpikoj.

Sed Pierre de Coubertin ne tute akceptis la grekajn postulojn. Li insistis pri tio, ke oni okazigu olimpikojn alterne en diversaj lokoj de la mondo, tamen li konsentis pri okazigo de olimpikoj en Ateno, 1906. Grekio nomis ĝin la 2-aj Internaciaj Olimpikoj. Estas evidente, ke Grekio agnoskis nur la 1-ajn olimpikojn. Tiuj, kiuj partoprenis preparadon de la intertempaj olimpikoj de 1906, plejparte venis de la organiza komitato de la Atenaj Olimpikoj de 1896. Stadiono, konstruita antaŭ 10 jaroj, estis ankoraŭ uzebla, kaj por elspezo de la olimpikoj oni profitis de emisio de poŝtmarkoj, tial la preparado iris tre ebene.

Kiel konate sportistoj plejparte plendis pri la longa vojaĝo al la Sankta-Luizaj Olimpikoj, kaj multaj eŭropaj sportistoj rezignis la ĉeeston pro granda elspezo. Informiĝinte pri la intertempaj olimpikoj en Ateno, eŭropaj landoj tre aktive reagis, ĉar jam delonge ties sportistoj ne partoprenis konkursojn. Oni tre ekscitiĝis kaj vigle sin anoncis ĉeesti. Al la olimpikoj ĉeestis 884 sportistoj el pli ol 20 landoj, interalie 7 sportistinoj, kaj 6 el ili venis de Grekio, la lando antaŭe tre konservativa pri la partopreno de sportistinoj. Oni rimarkis, ke post 10 jaroj la greka koncepto ŝanĝiĝis rilate al tio.

Atingo de multaj sportistoj en la olimpikoj altiĝis pli multe ol tiu en la Sankta-Luizaj Olimpikoj. Pli grava estas tio, ke al la olimpikoj ĉeestis sportistoj el Egiptio de Afriko kaj Turkio de Azio, kaj pro tio unuafoje efektiviĝis la plena renkontiĝo de sportistoj el la 5 kontinentoj, tiam la 5 ringoj de la olimpika movado ekhavis al si la internacian signifon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040