La 1-a Mondmilito rompis trankvilan vivon de eŭropaj popoloj. Granda nombro da senkulpaj homoj mortis kaj multaj urboj detruiĝis en la milito. La milito damaĝis ankaŭ la olimpikan movadon. La Internacia Olimpika Komitato transloĝigis la ĉefstabejon de Parizo al Laŭzano kaj devigite nuligis la 6-ajn olimpikojn, kiuj devis esti okazigitaj en Berlino, 1916. Pro tiu ĉi situacio multaj dubis ĉu olimpikoj regule okazos plu. Sed la belga urbo Antverpeno, kiu plene suferis de la milito, per sia ago neis la dubon.
En 1918, tri urboj prezentis peticion por gastigi la olimpikojn, post kiam la Internacia Olimpika Komitato proponis okazigon de la 7-aj olimpikoj. Poste la Internacia Olimpika Komitato decidis doni al Antverpeno la rajton okazigi la 7-ajn olimpikojn. Pro la germana invado dum la milito la urbo suferis grandan perdon. Multaj domoj kaj fabrikoj estis detruitaj kaj la marhavena trafika kapablo reduktiĝis, tio multe akrigis senlaborecon de tiu ĉi urbo. La situacio estis tre malfavora al okazigo de la olimpikoj. La Internacia Olimpika Komitato ne kuraĝis promesi, ke la olimpikoj estu tre sukcesaj. Sed la urba registaro kaj loĝantoj faris grandan klopodon. Post pena laboro en 18 monatoj oni starigis sur la milita ruino stadionon kun 30 mil sidlokoj kaj konstruis diversajn terenojn kaj instalaĵojn necesajn al la olimpikoj. Tio estas miraklo en la olimpika historio.
Pro la profunda vundo restanta en la animo de la popolo kaj por puni detruantojn de la olimpika sankta militpaŭzo, la Organiza Komitato de la Antverpenaj Olimpikoj ne invitis Germanion kaj ĝiajn militaliancanojn al la olimpikoj. Oni opiniis la 7-ajn olimpikojn fragmentaj. Sed fakte pli ol 2 500 sportistoj el 29 landoj partoprenis la olimpikojn, kaj la nombro atingis rekordon. Krome, oni aldonis konkursobjektojn al la olimpikoj, kaj interese estas, ke en tiuj ĉi someraj olimpikoj aperis artsketado kaj glacihokeo.
Pro eksterordinara ekonomia malfacilo la belga registaro asignis nur 150 mil belgajn frankojn al la olimpikoj. Tiu ĉi sumo tute ne sufiĉis, kaj en la buĝeto de 3,7 milionoj da belgaj frankoj restis granda breĉo. Fronte al tiu ĉi malfacilo multaj landoj financis la olimpikojn. Usono transportis al Antverpeno armeajn materialojn, Nederlando sendis grandan ŝipon al antverpena marhaveno por loĝado de sportistoj dum la olimpikoj, kaj ankaŭ Francio, Italito, Britio kaj Svedio liveris materialojn al la olimpika organiza komitato.
Multaj sportistoj kunportis nutraĵojn pro komprenemo kaj simpatio al la gastiganto. Iuj britaj sportistoj invitis siajn proprajn orkestrojn al Antverpeno. Ili ludis diversajn muzikaĵojn en sportistaj loĝejoj kaj olimpikaj konkursejoj por celebri la 7-ajn olimpikojn, kiuj revigliĝis post la milito. |