china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Enmiksiĝo de komerco en olimpikojn kaj bildo de olimpikaj medaloj
(GMT+08:00) 2008-03-13 19:58:54

La 9-aj olimpikoj okazis en Amsterdamo, 1928. Tiam virinoj aunuafoje aperis en konkursoj kaj aziaj sportistoj montris sian talenton. En tiuj ĉi olimpikoj okazis ankaŭ du tre gravaj aferoj.

Kiel konate nederlandanoj estas sagacaj kaj talentas en komercado. Tiam ili kondukis sponsoradon en la olimpikojn. La Organiza Komitato de la Amsterdamaj Olimpikoj vendis la rajton pri fotografado de la olimpika inaŭguro. Por garantii la enspezon el la bilet-vendado kaj interesojn de la aĉetinto de fotografada rajto la Organiza Komitato rifuzis la postulon de radioj kaj televidstacioj pri brodkastado. Krome, la Organiza Komitato emisiis poŝtmarkojn de la olimpikoj kaj presis la olimpikan emblemon de la kvin ringoj sur ĉemizojn kaj kravatojn por vendado. La usona kompanio Kokakolao liveris al la usona sportista delegacio ĉirkaŭ mil skatolojn da trinkaĵo. Perspektive la enmiksiĝo de komerco favoras la olimpikan evoluon, tamen tiam la densa komerca atmosfero vekis disputon.

La dua grava afero en la Amsterdamaj Olimpikoj estas tio, ke tiam la Internacia Olimpika Komitato oficiale konfirmis bildon sur la frontflanko de olimpikaj medaloj. Por akceli disvolvon de la olimpika movado kaj instigi pli da homoj partopreni la olimpikan movadon, la Internacia Olimpika Komitato difinis olimpikajn medalojn, oraj, arĝentaj kaj kupraj. Kiel konate olimpikaj medaloj estas liverataj de la organiza komitato de ĉiuj olimpikoj, tamen ili apartenas ne al la organiza komitato, sed al la Internacia Olimpika Komitato, kaj dezajno de la medaloj devas ricevi oficialan aprobon de la Internacia Olimpika Komitato. En la jaro 1928 la Internacia Olimpika Komitato oficiale konfirmis dezajnon, zorge verkitan de florenca artisto Giuseppe Cassioli, la bildo sur la frontflanko de la medaloj. Ĉefdesegnaĵo de la bildo estas la Roma Areno, apud kiu staras Nika kun floroj en la maldekstra mano kaj olivbranĉoj leviĝintaj per la dekstra mano; supre de la Roma Areno estas numero, loko kaj jaro de la olimpikoj. Tiam la Internacia Olimpika Komitato difinis ankaŭ la normon de la medaloj tiel, ke la diametro devas atingi minimume 60 milimetrojn kaj la dikeco 3 milimetrojn.

Bildo de la medaloj estis aplikataj en ĉiuj olimpikoj ĝis la jaro 2000. En la jaro 2004 la Internacia Olimpika Komitato decidis denove dezajni la medalojn. La Roma Areno estas ŝanĝita al la greka areno, en kiu okazis la 1-aj olimpikoj, kaj la staranta Nika al la sidanta.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040