china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina plonĝa princino Guo Jingjing
(GMT+08:00) 2008-03-13 20:26:16

Antaŭ nelonge en la 12-a Monda Naĝa Ĉampionado, okazinta en Melburno, ĉina sportisto Guo Jingjing gajnis 2 orajn medalojn de la sola kaj duopa virinaj plonĝoj de la 3-metra salttabulo. Ŝi estas la unua, kiu sinsekve 4-foje gajnis orajn medalojn de la 2 samaj konkursobjektoj en la Monda Ĉampionado.

Ĉina plonĝa teamo, kiu delonge superregas en mondaj konkursoj, estas nomata la Sonĝa Teamo. Guo Jingjing, 26-jara, ludas la rolon de kondukanto de tiu ĉi teamo. En 2004 ŝi gajnis orajn medalojn de sola kaj duopa virinaj plonĝoj de la 3-metra salttabulo en la Atenaj Olimpikoj. Sed pli brilan sukceson ŝi atingis en la Monda Ĉampionado. En 1998, 17-jara ŝi unuafoje partoprenis la Mondan Ĉampionadon, kaj gajnis oran medalon de la virina sola plonĝo de la 3-metra salttabulo. En la postaj 3 Mondaj Ĉampionadoj ŝi akiris orajn medalojn de la sola kaj duopa virinaj plonĝoj de la 3-metra salttabulo. Antaŭ la 12-a Monda Ĉampionado oni antaŭvidis, ke ĉinoj ricevos la 2 orajn medalojn de la virina 3-metra salttabulo.

Finalo de la virina sola plonĝo de la 3-metra salttabulo kadre de la 12-a Monda Naĝa Ĉampionado okazis en la Melburna Akvosporta Centro. Miloj da ĉinaj subtenantoj spektis la finalon. Ili alte levis la ĉinan nacian flagon aŭ sloganon kun la ĉinaj vortoj Ĉina Drako, kaj hurais por Guo Jingjing. Per mirinda ludo Guo Jingjing fine gajnis la finalon, kaj fariĝis la unua, kiu sinsekve 4-foje gajnis oran medalon de sama konkursobjekto en la Monda Ĉampionado.

Akceptante intervjuon, Guo Jingjing aplombe diris, ke ĉiuj ormedaloj, akiritaj de ŝi en la Monda Ĉampionado, simbolas mejloŝtonojn en ŝia plonĝista vivo. Guo Jingjing 5-foje partoprenis la Mondan Ĉampionadon kaj gajnis 8 orajn kaj 1 arĝentan medalojn. Tiu ĉi plonĝa princino jam decidis eksiĝi post la Pekinaj Olimpikoj, tial ŝi adiaŭis la Mondan Ĉampionadon. Ŝi diris, ke ŝi estas tre kontenta pri la rezulto.

En la pasintaj pli ol 20 jaroj ŝi plene spertis ĝojon kaj triston. Ŝi diris, ke ŝia sukceso fontis el tolero kaj persisto. "Mi okupiĝis pri plonĝo jam multajn jarojn, kaj en ĉiu periodo mi alfrontis malsamajn problemojn. Se oni persistas, iu ajn problemo estas venkita. Oni ĝenerale opinias, ke mi ĉiam montras min aplomba kaj potenca en konkurso, fakte mia memfido devenis el mia diligenta kaj peniga ekzercado.

Neniu bela afero daŭras ĉiam. Spite al persvado de samprofesiuloj, tamen ŝi decidis ne partopreni plu la Mondan Ĉampionadon. Ŝi diris, ke ŝi estas tre kontenta pri sia sperto en la Monda Ĉampionado, kaj ŝi ne intencas rompi la rekordon, akiri ĉampionecon 5-afoje en la Monda Ĉampionado. Venontajare ŝi prezentos al ni cignokanton en la Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040