china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Yao Ming per diligento kaj humuro konkeris NBA (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:28

En la 19-a de aprilo, la usona basketbala teamo Raketo perdis la matĉon kun la teamo Utah Jazz. Pro tio, ke rezulto de tiu ĉi lasta matĉo ne influas vicon de la teamo Raketo por la postsezona konkurso, ĉeftrejnisto Jeff van Gundy ne sendis Yao Ming al la matĉo.

Yao Ming averaĝe gajnis 25 poentojn ĉiumatĉe en tiu ĉi sezono, per tio li kiel centra avanulo okupas la 1-an lokon en NBA. La 19-an de aprilo la usona Sporta Bildgazeto aperigis raporton pri Yao Ming, titolitan Evoluo de Yao Ming. La artikolo diras, ke Yao Ming per klopodo faris sin supera stelo regpova en la historio de NBA.

Yao Ming jam plene sin fandis en la vivon de usonanoj. Li parolas perfektan usonan dialekton de la angla lingvo, kaj ŝatas aŭskulti kantojn de U2 stirante aŭton. En matĉoj li montras sin pli forta ol antaŭe, kaj forte stimulas siajn kolegojn. Humura li bone rilatas kun amaskomunikiloj kaj fanoj.

Usonanoj ŝatas rapidan progreson, tial multaj opinias, ke Yao Ming estas kvazaŭ parvenuo, aperinta en tiu ĉi sezono, tamen fakte ne. Jeff van Gundy plurfoje diris, ke en NBA estas neniu alia pli sindona ol Yao Ming, lia ludlerteco devenis de lia diligenta ekzercado; en la historio de NBA, krom Yao Ming, neniu ludisto altstatura je pli ol 2,26 metroj kapablas ludi 35 minutojn en ĉiu matĉo.

Pasintajare antaŭ Kristnasko en la matĉo kun la los-anĝelesa teamo Klipero, Yao Ming grave vundiĝis, tamen post unu tago li komencis la ekzercadon.

Bill Sanders estas respondeculo de merkata fako de la usona sporta maklera kompanio BDA, kiu respondecas pri komercaj aranĝoj de Yao Ming. Iu afero, okazinta ĉe Yao Ming, donis al Bill Sanders neforgeseblan impreson. En la ĉiu-stela semajnfino de NBA, Yao Ming, restanta en resaniga periodo, devis veturi al Las-Vegaso por ĉeesti al aranĝoj, tamen li postulis, ke tie li nepre devas daŭrigi la resanigan ekzercadon. Ĉiutage li ĉeestis al pluraj aranĝoj, tamen li ne preteratentis la ekzercadon. Bill Sanders diris: "Yao Ming estas la unika basketbalisto de NBA, kiu neniam ĉeestis al iu ajn privata grupo-renkontiĝo. Yao Ming estas usonaneciĝanta tago post tago, tamen li ne ŝatas viziti amuzejojn, plaĉajn al plejparto de usonaj basketbalistoj, tion mi admiras."

Yao Ming jam bone regas la anglan lingvon, kaj ofte montras sin humura. Foje raportisto demandis lin, en kio li majstras krom basketbala ludo, li respondis: "Eble mi bone faras humuraĵon." Li ne mensogis, vere li estas talenta en ŝercado, kaj ĝuste pro tio li estas adorata de usonaj amaskomunikiloj.

Foje iu raportisto demandis lin, ĉu li planas sin ekzerci en iu nova tekniko? Li gravmiene respondis: "Jes, mi pensas, ke mi driblos de la orienta marbordo al la okcidenta, kaj faros enkorbigon."

Trejnistoj de la teamo Raketo rimarkis, ke Yao Ming estas ne nur humura, sed ankaŭ memfida same kiel usonaj ludistoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040