china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Talenta atleto brilas post Liu Xiang (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:28

La 5-an de majo en la japana urbo Osako okazis finalo de la 110-metra hurdokurado kadre de la Granda Prikso de Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj. Ĉina flughomo Liu Xiang per la atingo de 13,14 sekundoj gajnis ĉampionecon, kaj tuj post li sekvis Shi Dongpeng, kiu per 13,24 sekundoj atingis sian rekordon. En la pasintaj 5 monatoj Shi Dongpeng jam 2-foje novigis sian rekordon.

Shi Dongpeng estas alia ĉina atleto talenta en la 110-metra hurdokurado post Liu Xiang. Pro lia sukceso ĉinoj havas pli da atendoj pri la bela perspektivo de ĉinaj atletoj en tiu ĉi sporto. En la jaro 2001 Shi Dongpeng okupis la unuan lokon en la monda junula konkurso, kaj unu jaron poste li gajnis la oran medalon en la monda junula ĉampionado en Kingstono, la ĉefurbo de Jamaiko. Pasintajare li per la atingo de 13,28 sekundoj gajnis la arĝentan medalon en la Azia Sportkunveno.

Akceptante intervjuon, ĉina atletika trejnisto Sun Haiping plurfoje rimarkigis: "Liu Xiang pli probable gajnos la ĉampionecon en la Pekinaj Olimpikoj, se kun li konkuros alia ĉina atleto." Post ĉi-jara printempa trejnado, Shi Dongpeng evidente progresis en transsalta rapido kaj ritmo, kaj pro tio Sun Haiping atendas bonan atingon de li en la Osaka Monda Ĉampionado ĉi-jare kaj la Pekinaj Olimpikoj venontajare. Li diris: "Shi Dongpeng probable akiros medalon, se li tenos la atingon je ĉikraŭ 13,25 sekundoj ĉi-jare kaj altigos ĝin ĝis 13,2 sekundoj venontajare."

Fakte Shi Dongpeng enviciĝis inter mondaj eminentaj atletoj kiel la unua ĉino. En 2003 Shi Dongpeng kune kun Liu Xiang ĉeestis al la finalo de la 110-metra hurdokurado de la Monda Ĉampionado en Parizo, kaj ili okupis respektive la 3-an kaj 7-an kolojn. Tio estis rigardata kiel grandega progreso de la ĉina atleta teamo. Pro granda brilo de Liu Xiang en mondaj konkursoj, de la lastaj jaroj Shi Dongpeng ne povas gajni pli grandan famon, tamen li ĉiam klopodas por superi sin. En la tutlanda ĉampionado de 2005 Shi Dongpeng atingis por si la rekordon de 13,29 sekundoj, kaj li estas la 3-a ĉina atleto, kiu rompis la atingon de 13,3 sekundoj (tiu ĉi atingo estas rigardata monda nivelo), tuj post Li Tong kaj Liu Xiang. Li atingis 13,28 sekundojn pasintajare en la Azia Sportkunveno kaj 13,24 sekundojn ĉi-foje en Osako.

Estas menciinde, ke Shi Dongpeng akiris bonan atingon ĉiufoje en matĉo kun la ĉeesto de Liu Xiang. Akordeco inter ili kaj progreso de Shi Dongpeng aldonas atendon de ĉinoj pri ilia perspektivo, kaj oni kredas, ke ili plej probable kune ĉeestos al finalo de la Monda Ĉampionado ĉi-jare en Osako.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040