china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

49-jara skermistino deziras partopreni olimpikojn
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:39

Antaŭ nelonge en Ŝanhajo okazis Mondpokala Skermkonkurso de la Internacia Skermada Federacio. La ĉeesto de 49-jara skermistino vekis grandan atenton de amaskomunikiloj. Ŝi estas Luan Jujie. En 1984 ŝi partoprenis la Los-anĝelesajn olimpikojn reprezentante Ĉinion kaj gajnis ĉampionecon de la virina rapiro. Poste ŝi transloĝiĝis al Kanado. Ĉi-foje ŝi partoprenis la konkurson por sin prepari por la Pekinaj Olimpikoj. Akceptante intervjuon ŝi diris: "Mi volas per mia ago influi junajn sportistojn kaj montri la spiriton de veteranoj neniam forlasi klopodon."

Rivalante kun junaj sportistoj, 49-jara ŝi sentis sin malforta, malgraŭ granda volo. En rondira konkurso de grupo ŝi perdis la matĉon kun israela sportisto, preterlasinte bonajn ŝancojn. Post la matĉo ŝi diris, ke ŝi perdis la matĉon pro nesufiĉeco de energio, mense ŝi reagas rapide, tamen la kruroj moviĝas malrapide kiel plombo.

Antaŭ tio ŝi partoprenis konkurson en Korea Respubliko. Ŝi diris, ke ŝi jam iomete progresis, kaj al ŝi necesas tempo por plua progreso, ĉar en multaj jaroj ŝi ne praktikis skermadon. Laŭ preskribo, nur du sportistoj el la nordamerika regiono rajtas partopreni la Pekinajn Olimpikojn. Luan Jujie, reprezentanta Kanadon, okupas la 1-an lokon. Por akiri poentojn necesajn al la olimpikoj, ŝi anoncis sin partopreni ĉiujn el 13 konkursoj de la Monda Pokalo de la Internacia Skermada Federacio. Pro tio, ke la kanada registaro liveris al ŝi nur malgrandsuman subvencion, ŝi mem portos diversajn elspezojn por la konkursoj.

En pli ol 10 jaroj ŝi neniam forlasis la amatan sporton. Estante trejnisto de iu skermada klubo en Edmontono, ŝi ĉiutage trejnas pli ol 200 lernantojn, kaj post intensa laboro ŝi ĝuas plezuron en la vivo kun la edzo kaj 3 infanoj. En la hejmo skermado ĉiam estas la varma temo. Ŝia dua filino, 13-jara, jam gajnis ĉampionecon en provinca junula rapirokonkurso, kaj ankaŭ la 9-jara filo bone ludas rapiron. Pro tio la familio ĝuas grandan reputacion.

En la jaro 2000, reprezentante Kanadon, Luan Jujie partoprenis Sidnejan Olimpikojn. Kvankam ŝi ne povis akiri bonan atingon, tamen ŝia peno kortuŝis aliajn sportistojn. Ŝi diris, ke ŝi gajnis oran medalon en la Los-anĝelesaj Olimpikoj, al kiuj Ĉinio ĉeestis unuafoje, kaj ŝi tre volas partopreni la olimpikojn, unuafoje okazigotajn en Ĉinio.

Por altigi fizikan forton ŝi komencis intensigi la ekzercadon. Ĉiuposttagmeze ŝi trejnas lernantojn en la klubo, kaj ankaŭ ekzercas sin pri specifaj objektoj. Ŝi diris: "Gravas ne la rezulto, sed tio, ke mi revenu al mondaj konkursoj en la aĝo de 50 jaroj. Por mi tio estas defio, kaj mi deziras atesti, ke mi ne volas forlasi tiun ĉi sporton."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040