china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Chen Zhong atingis grandan ŝlemon
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:39

La 22-an de majo en Pekino finiĝis la Monda Taekvonda Ĉampionado. Ĉina sportistino Chen Zhong gajnis oran medalon de la virina kategorio super 72 kilogramoj, kaj realigis por si la grandan ŝlemon. Antaŭ tio Chen Zhong dufoje ĉampioniĝis en olimpikoj, kaj kroniĝis en la Monda Pokalo kaj Azia Sportkunveno, tamen ŝi neniam gajnis oran medalon en la Monda Ĉampionado, kvankam ŝi 4-foje partoprenis ĝin.

Tiutage en la duonfinalo ŝi per granda supereco venkis rivalon. La finalo okazis inter ŝi kaj sudkorea sportistino Han Jin-sun. En la unua partio Chen Zhong trafis la kapon de la rivalo almenaŭ du fojojn, tamen la juĝisto donis al ŝi nur 1 poenton. Post la dua partio Chen Zhong superis la rivalon per du poentoj, kaj pro tio en la komenco de la lasta partio Cheng Zhong pacience atendis okazon por rebato anstataŭ fari atakon. Poste la du sportistinoj respektive gajnis 1 poenton, kaj Cheng Zhong per 6 kontraŭ 4 tenis la superecon. Kiam restis 19 minutoj antaŭ la fino de la lasta partio, Cheng Zhong estis punata je dekalkulo de 1 poento post du avertoj, tamen sperta ŝi firme tenis la superecon en la lasta momento, kaj fine per 5 kontraŭ 4 venkis la rivalon.

Akceptante intervjuon, Cheng Zhong diris: "Mi esprimas dankon al miaj trejnistoj, kuracistoj kaj ĉiuj spektantoj. Hodiaŭ mi fine atingis la grandan ŝlemon, kaj mi esperas ĉampioniĝi en la Pekinaj Olimpikoj."

En 5 tagoj de la Monda Taekvonda Ĉampionado okazis konkursoj de 8 kategorioj respektive por virinoj kaj viroj. Al la ĉampionado ĉeestis pli ol 1 600 sportistoj kaj trejnistoj el 121 landoj kaj regionoj. Sportistoj el 26 landoj kaj regionoj gajnis medalojn.

La ĉina teamo partoprenis ĉiujn konkursojn. Krom Cheng Zhong, ankaŭ juna sportistino Wu Jingyu gajnis oran medalon de la kategorio de 47 kilogramoj, kaj Luo Wei akiris la kupran medalon.

En la ferma ceremonio Zhao Fengtong, vicestro de Pekino, kaj Choue Chung-won, prezidanto de la Monda Taekvonda Federacio transdonis flagon de la federacio al delegito el Kopenhago, kiu okazigos la Mondan Taekvondan Ĉampionadon en 2009.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040