china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Thierry Henry en Pekino (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:39

La 30-an de majo en la pekina Hotelo de Princo Jun okazis gezetara konferenco por la aranĝo Du Homoj en Ĉiu—Thierry Henry en Ĉinio, al kiu ĉeestis Thierry Henry, fama franca futbalisto, servanta en la angla klubo Arsenal. Estante proparolanto de la mondfama sportvestaĵa marko Reebok, li vizitis Ĉinion por fari surmerkatigan propagandon. En la 31-a li estis invitata al la Ĉina Centra Televidstacio por la rubriko Futbalo.

Matene de la 30-a en Hotelo de Princo Jun pli ol cent raportistoj el diversaj landoj ĉeestis al la gazetara konferenco. Thierry Henry, vestita en blanka T-ĉemizo, helblua pantalono kaj modestaj sportŝuoj, kaj kun radia rideto sur la vizaĝo, kvazaŭ revenis al la juneco, kaj ŝajnis iom hontema kontraste kun gravmiena li sur futbalejo. Libertempa vestado vidigis al la publiko modestan lin ekster futbalejo. Iu fraŭlino diris: "Mi ŝatas Henry, ĉar mi sentis, ke li estas ĉiam tre proksima al mi."

Same kiel aliaj futbalaj steloj, ankaŭ Henry ŝatas tatuon, tamen lia desegnaĵo estas diferenca de aliaj, ĉar li havas propran ideon pri tio. Respondante raportiston, li diris: "Jes, sur mia dorso estas tatuaĵo de ĉina drako. Mi ŝatas Ĉinion, kvankam mi ne multe konas la ĉinan kulturon. Mi ekŝatis Ĉinion, kiam mi unuafoje vizitis tiun ĉi landon en 2005. Tiam mi ascendis la Grandan Muron, tio donis al mi tre plezuran impreson. Se vi demandus, kial mi tatuis la ĉinan drakon sur mia dorso, mi volas respondi, ke tio estas mia prefero."

Iu ajn havas adoratajn ekzemplojn, kaj la unua el ili nepre estas tiu, kiu donis plej grandan influon. Por Henry la ekzemplo estas nek Michel Platini nek Zinedine Zidane, sed lia patro. Li diris, ke lia patro estas heroo en liaj okuloj. "Mi naskiĝis en la malgranda urbeto Les Ulis, sude de Parizo. Tie la cirkonstanco estis tre malbona. Estas feliĉe, ke mi havas patron, kiu bone komprenas min. Li permesis al mi ludi futbalon, ĉar li sciis, ke mi preferas tiun ĉi ludon. Krom futbala ludo, ankaŭ mia penso pri modo inspiriĝis de mia patro. En mia junaĝo, mi opiniis, ke mia patro estas laŭmoda en vestado, kaj pro tio mi ofte imitis lin. Delonge mi bone rilatas al mia patro. Li multe influis min."

Ĉu vi volus scii, kion Henry preferas fari post matĉo? En Pekino Henry respondis tiun ĉi demandon. Li diris: "Pro multaj matĉoj, mi tre malofte restas en la hejmo, tamen mi volas esti kune kun miaj familianoj, se mi estas libera. Mia edzino ŝatas fari fiŝhokadon kune kun mi, dum mia 2-jara filino emas aŭskulti mian rakontadon. Same kiel aliaj patroj, ankaŭ mi ofte akompanas ŝin ludi post matĉo kaj trejnado. Fakte mia vivo estas tre simpla kaj sendiferenca de aliaj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040