china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Liu Xiang refoje ĉampioniĝis en Usono (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:39

Frumatene de la 11-a de junio en Oregono, Usono, kadre de Atletika Konkurso de Eugene okazis finalo de la 110-metra hurdokurado. Ĉina fama atleto Liu Xiang per 13,23 sekundoj gajnis ĉampionecon, triafoje en tiu ĉi konkurso. En la matĉo usona atleto Dominique Arnold faris mison ĉe la 7-a hurdo, tio apenaŭ malhelpis Liu Xiang, tamen per sia supera kapablo Liu Xiang fine venkis ĉiujn rivalojn.

Antaŭ la matĉo en la stadiono Steve Prefontaine granda televida ekrano prezentis videaĵon de mirinda momento, tiam Liu Xiang ripetis la mondan rekordon de la 110-metra hurdokurado en Atenaj Olimpikoj. De tio oni rimarkis, ke Liu Xiang estis aparte atentata en tiu ĉi konkurso. Al la matĉo ĉeestis ankaŭ franca stelo Ladji Doucoure kaj usona veterano Dominique Arnold, tamen ekster atendo de spektantoj fama usona atleto Allen Johnson ne aperis ĉe la matĉo.

Je la unua starto de la matĉo iu el la ĉeestantoj faŭlis, kaj pro tio ĉiuj revenis al la startlinio. Tuj post la dua starto Liu Xiang okupis grandan superecon pro rapida reago, kaj post li sekvis Ladji Doucoure.

Granda pluvo malhelpis al la atletoj prezenti ekstreman rapidon. Dominique Arnold penege sekvis kaj iom post iom proksimiĝis al Liu Xiang. Ĉe la 7-a hurdo li kuris preskaŭ paralele kun Liu Xiang, tamen li, kiu plurfoje kaŭzis akcidenton en gravaj konkursoj, denove faris mison. Li stumblis sur la 7-a hurdo, kaj ŝanceliĝade faligis la 8-an hurdon. Pro tio li perdis la ŝancon konkuri plu, tamen lia miso grandmezure ĝenis Liu Xiang, kurantan apud li.

Tiu ĉi akcidento konfuzis ritmon de la kurado de Liu Xiang. Li penis reguli la kuradon, tamen li ne povis bone fari fortostreĉon kiel kutime en la lasta momento, dum usona novico Anwar Moore, kuranta sur la unua kurejo, laŭ sia ritmo finiŝis, kaj tuŝis la finlinion preskaŭ samtempe kune kun Liu Xiang.

Anwar Moore tre ekscitiĝis pro kvazaŭa venko, tamen post nelonge ekrano montris atingojn de ĉiuj sportistoj: Liu Xiang per 13,23 sekundoj gajnis la ĉampionecon, dum Anwar Moore okupis la duan per 13,24 sekundoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040