china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Meritoplena gimnastika trejnisto Lu Shanzhen
(GMT+08:00) 2008-03-13 21:00:49

En la Monda Gimnastika Ĉampionado de 2006, la ĉina virina teamo, gvidata de fama trejnisto Lu Shanzhen, unuafoje atingis ĉampionecon de la teama konkurso, la plej grandan trarompon de 53 jaroj. Nuntempe la ĉina virina gimnastika teamo troviĝas en sia kulmina periodo, tamen antaŭ la jaro 2006 ĝi ne povis atingi gravan trarompon en mondaj konkursoj. Analizante problemojn, kiuj katenis la ĉinan teamon en multaj jaroj, Lu Shanzhen diris: "Ĝenerale la ĉina teamo estas potenca, tamen ĉefe en individuaj programeroj. Delonge la teamo havas bonan atingon en konkursoj de ŝtupaj paraleloj kaj ekvilibra trabo, tamen antaŭe ĝi neniam akiris evidentan progreson en saltĉevalo kaj libera gimnastiko."

Sed tiu ĉi situacio ŝanĝiĝis pro la sukceso de Cheng Fei. En la Monda Ĉampionado de 2005, juna sportistino Cheng Fei atingis ĉampionecon de la virina saltĉevalo, la unuan por Ĉinio en tiu ĉi konkursobjekto. Unu jaron poste Cheng Fei gajnis orajn medalojn de saltĉevalo kaj libera gimnastiko, kaj helpis al la ĉina teamo akiri ĉampionecon de la teama konkurso. Ĉi-jare ŝi refoje sukcesis en saltĉevalo, libera gimnastiko kaj ekvilibra trabo de la Mondpokala Konkurso. Oni nomumis la salton inventitan de ŝi kiel Chengfei-Salton. En la mondo nur kelkaj kapablas plenumi tiun ĉi tre malfacilan salton.

Sekve de la brila sukceso de Cheng Fei, aliaj sportistinoj de la ĉina teamo teknike kaj psike progresis. Veteranoj atingis bonan rezulton en la finalo de la Monda Pokalo, kaj novicoj montris stabilan nivelon. Ĝuste pro tiuj ĉi faktoroj la teamo efektivigis kvalitan ŝanĝiĝon. Rilate al tio trejnisto Lu Shanzhen diris: "Mi preferas trejni sportistojn laŭ iliaj propraj karakterizoj. Mia principo estas atingi sukceson per minimuma pago. Mi neniam emfazis longan daŭron de la trejnado nek statistikis la tempon, tamen ĉiuj sportistinoj, trejnataj de mi, plenumas malsamajn daŭrojn."

Lu Shanzhen, el la provinco Zhejiang, naskiĝis en 1957. En la aĝo de 20 jaroj li aliĝis al la ĉina teamo, kaj de asistanta trejnisto ĝis ĉeftrejnisto li jam laboris en 30 jaroj. Li diris, ke li estas tre feliĉa. "Fakte mi neniam persone praktikis gimnastikon. Antaŭe mi estis sportisto pri akrobataĵa gimnastiko. Poste pro malorganizado de nia teamo mi estis sendata al la gimnastika teamo." Eble ĝuste pro tiu ĉi specifa sperto li elserĉis trejnan manieron apartan al aliaj samprofesiuloj.

La vojo de sporto estas senfina. Kvankam Lu Shanzhen kaj la teamo atingis historian sukceson, tamen fronte al ili estos multaj defioj. Septembre de 2007 en la germana urbo Stutgarto okazos la 40-a Monda Gimnastika Ĉampionado. Estas malbonŝance, ke la ĉina teamo estas distribuita al la unua grupo, kaj pro tio la ĉina teamo devos ludi matene la unua el ĉiuj teamoj. Tio estas malfavora precipe en gimnastika konkurso, en kiu juĝistoj decidas pri la rezulto. Sed Lu Shanzhen kaj la teamo jam estas pretaj por renkonti diversajn defiojn. Ili direktas sian atenton al la Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040