china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Monda Endoma Ĉampionado de IAAF
(GMT+08:00) 2008-03-14 14:49:04

Antaŭ nelonge en la Monda Endoma Ĉampionado de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj la ĉina teamo gajnis unu oran kaj unu kupran medalojn. Tio estas la plej bona atingo de la ĉina teamo en tiu ĉi ĉampionado. Post ĉirkaŭ 5 monatoj en Pekino okazos olimpikoj, tial la ĉina teamo prenis la ĉampionadon kiel ekzamenon por provi efikon de sia trejniĝo.

Al la Monda Endoma Ĉampionado de IAAF, kiu okazis en la hispana urbo Valencio, ĉeestis pli ol 600 sportistoj el 109 landoj kaj regionoj. La ĉina teamo, konsistanta el 11 atletoj partoprenis 4 virajn kaj 4 virinajn matĉojn. Liu Xiang estis la plej atendata. Li gajnis la oran medalon de la 60-metra hurdokurado per la rezulto de 7,46 sekundoj, tial lia tingis la gramdan ŝlemon kroniĝi en olimpikoj, monda ĉampionado kaj la endoma ĉampionado.

En la ĉampionado Liu Xiang estis la plej atendata. Pro la neatendita aliminiĝo de la kuba atleto Dayron Robles en antaŭfinala matĉo, la finalo de 60-metra hurdokurado fariĝis la sola prezentado de Liu Xiang. Antaŭ matĉo, kiam ĉeloka prezidisto anoncis lian nomon, spektantoj dediĉis al li krion kaj aplaŭdon tute ne malpli ol tiujn al hispanaj sportistoj. Sun Haiping, trejnisto de Liu Xiang, diris, ke Liu Xiang gajnis la reputacion ĝuste pro la elstara atingo, kaj tiu ĉi atingo baziĝis sur la vintra trejniĝo. Por Liu Xiang la sukceso estas bona komenco de tiu ĉi jaro, tamen arda atendo de la publiko alportas al li premon.

En la ĉampionado ankaŭ aliaj ĉinaj sportistoj kreis bonan rezulton. Li Meiju gajnis la oran medalon de la virina globĵetado per la rezulto de 19,09 metroj; Shi Dongpeng, kiu partoprenis la viran 60-metran hurdokuradon kune kun Liu Xiang, okupis la 9-an lokon en la kvaronfinalo, kvankam li ne povis atingis la finalon. Krome, Xie Limei okupis la 8-an lokon en la virina trisalto kaj Xue Fei atingis la plej bonan rezulton por si. Ĉio ĉi atestis, ke la ĉina atletika teamo progresas preparante sin por la olimpikoj.

Kiel spegulo konkurso povas klare vidigis nesufiĉecon de sportistoj. Feng Shuyong, ĉeftrejnisto de la ĉina atletika teamo, diris, ke la atingo de ĉinaj atletoj ĝenerale spegulas efikon de la trejnado, kaj en la ĉampionado oni akurate trovis iujn problemojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040