china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino okazigos abundajn urbajn aktivadojn pri olimpika kulturo
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:31:01

En aǔgusto de la kuranta jaro, Pekino okazigos la 29-ajn Somerajn Olimpikojn. La 10-an de januaro, oficisto de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj diris, ke Pekino okazigos abundajn urbajn aktivadojn pri la olimpika kulturo por liveri ŝancon al enlandaj kaj eksteraj turistoj kaj pekinaj urbanoj, ke ili partoprenu en la aktivadoj pri olimpika kulturo kaj dividu inter si gajan atmosferon de la olimpikoj, kaj por montri la abundecon kaj profundecon de la ĉina kulturo kaj la ĉeftemon de la Pekinaj Olimpikoj, t.e., Unu Mondo, Unu Sonĝo. Ankaǔ ĉiuj kunlaboraj urboj de la Pekinaj Olimpikoj disvolvos diversajn aktivadojn pri la olimpika kulturo.

La Kunordiga Kunveno pri Urbaj Aktivadoj de la Olimpika Kulturo "Pekino 2008" okazis en la 10-a de januaro. En la kunveno publikiĝis aranĝo pri la urbaj kulturaj aktivadoj dum la Pekinaj Olimpikoj. Laǔ antaǔkalkulo, dum la 29-aj Olimpikoj Pekino akceptos ĉirkaǔ 600 mil diverslandajn sportistojn, konkursajn oficistojn kaj eksterajn spektantojn. Por liveri ŝancon al enlandaj kaj eksteraj turistoj kaj pekinaj urbanoj, ke ili plimulte dividu inter si la ĝojon pri la Olimpikoj, montri la ĉinan kulturon kaj akceli la kulturan interfluadon inter diversaj landoj, Pekino kaj aliaj kunlaboraj urboj okazigos serion da urbaj aktivadoj pri la olimpika kulturo.

Estro de la departemento pri kulturaj aktivadoj de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj s-ro Zhao Dongming diris, ke kultura aktivado ĉiam estas grava konsistiga parto de olimpikaj aktivadoj. Ĝi estas grava tereno por disvolvi kulturan interfluadon inter diversaj landoj. Li diris:

"Olimpiko estas granda internacia scenejo. Per okazigo de diversaj buntkoloraj internaciaj kulturaj aktivadoj, oni starigas vastan platformon por montri la ĉinan kaj mondan diversajn kulturojn, krei varman festan etoson de la olimpikoj kaj akceli komprenon de diverslandaj popoloj al Ĉinio kaj al Pekino. Per tiaj kulturaj aktivadoj diverslandaj spektantoj, pekinaj urbanoj kaj enlandaj kaj eksteraj turistoj povu plene senti la apartan kulturan kaj historian etoson kaj naturajn pejzaĝojn de la gastiganta lando kaj havi altanivelan artan ĝuadon kaj neforgeseblan olimpikan sperton."

Placa aktivado pri la olimpika kulturo estos unu el la ĉefaj enhavoj de la urbaj aktivadoj pri la olimpika kulturo. Dum la Pekinaj Olimpikoj, Pekino havos pli ol 120 placojn, sur kiuj oni okazigos diversajn kulturajn aktivadojn. Estro de la Pekina Kultura Buroo s-ro Jiang Gongmin konigis, ke oni okazigos diversaspecajn kulturajn aktivadojn sur tiuj placoj. Li diris:

"Sur tiuj placoj, oni okazigos artajn prezentadojn partoprenatajn de artistoj kaj ordinaraj civitanoj, specialajn ekspoziciojn pri la Olimpikoj kaj ekspoziciojn pri ĉinaj naciminoritataj tradiciaj kulturoj. Sur la placoj oni starigos grandajn ekranojn, per kiuj la publiko povu spekti la olimpikajn konkursojn."

Krome Pekino okazigos ankaǔ grandiozan celebradon pri la stafetado de la Olimpika Torĉo, eksponadon de la ĉinaj eminentaj kulturaj heredaĵoj, kaj tiel plu.

Laǔ konigo, krom Pekino, ankaǔ Hongkong, Ŝanhajo, Tianjin kaj aliaj kunlaboraj urboj okazigos abundajn aktivadojn pri la olimpika kulturo dum la Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040