china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fluga mastrino (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:45:14

Venkinte malfacilojn alportitajn de la 2-a Mondmilito, en la jaro 1948 oni hisis la olimpikan flagon refoje en Londono post 12 jaroj. Pro sekvoj de la milito sportistoj ne povis atingi bonan rezulton en la Londonaj Olimpikoj. Oni rompis nur 4 mondajn rekordojn, tio estas tre malofta en la olimpika historio, tamen atingo de sportistino vekis atenton. Fanny Blankers-Koen, 30-jara patrino de du infanoj, el Nerderlando, gajnis 4 orajn medalojn. Ŝi kreis senmortan legendon en la olimpika historio.

Antaŭ la Londonaj Olimpikoj Fanny Blankers-Koen jam estis patrino de du infanoj. En ekzercado por la olimpikoj ŝi ricevis riproĉon de multaj homoj. Oni diris, ke ŝi ĉiutage sportas forlasinte infanojn, tial ŝi ne estas bona patrino. Sed Fanny Blankers-Koen opiniis, ke oni tute povas bone zorgi pri la infanoj kaj ankaŭ pri sia kariero. En la Londonaj Olimpikoj ŝi plene montris sportistan talenton. En la finalo de virina 100-metra kurado ŝi finiŝis la unua per la rezulto de 11,9 sekundoj. Arbitraciistoj nomis ŝin fluga mastrino. En la finalo de virina 80-metra hurdokurado okazis drama sceno. Pro troa maltrankvilo ŝi ne aŭdis la startopafon, tial ŝi reagis nur post kiam la aliaj elanis, tamen ŝi rapide superis kelkajn kaj trakuris la finon preskaŭ samtempe kun brita sportistino, pli juna je pli ol 10 jaroj. Arbitraciistoj estis diskutantaj por decidi pri la gajninto. Kiam orkestro ekludis la britan himnon, Fanny Blankers-Koen pensis, ke ŝi perdis la ŝancon. Sed post nelonge oni proklamis ŝin la gajninto. La orkestro ludis la himnon por la alveno de brita reĝino.

Pro laco kaŭzita de la intensa konkurso aŭ pro konsciiĝo pri sia patrineco, Fanny Blankers-Koen, kiu jam gajnis du orajn medalojn, intencis forlasi sekvajn matĉojn por prizorgi siajn infanojn. Sed ŝia edzo, kiu estis ankaŭ ŝia trejnisto, kuraĝigis ŝin, dirante: "Mi scias, ke vi tre adoras atletan heroon Jesse Owens, la gajninton de 4 oraj medaloj en la Berlinaj Olimpikoj. Nu, venis al vi la ŝanco. Kial vi ne volas provi? Akceptinte admonon de la edzo, ŝi partoprenis matĉojn de 4×400-metra stafetkurado kaj 200-metra kurado kaj gajnis orajn medalojn.

Pro la elstara atingo de Fanny Blankers-Koen, iuj opiniis, ke la Londonaj Olimpikoj estas okazigitaj speciale por ŝi, kaj ŝi estas la plej granda sportistino. Nederlando okazigis solenan ceremonion por ŝia triumfa reveno kaj proklamis ferion por la tuta lando. Estas mirinde, ke ŝi partoprenis la Londonajn Olimpikojn gravediĝinte, ĉar ŝi naskis la trian infanon komence de la sekva jaro. Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj okazigis centjaran jubileon en Monako, 1999. Kiam la asocio proklamis ŝin Jarcenta Sportistino, ĉeestantoj longe kaj tondre aplaŭdis ŝin por la respekto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040