china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Prezidantoj de Internacia Olimpika Komitato
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:45:14

Demetrius Vikelas (1835-1908), la 1-a prezidanto de IOK (Internacia Olimpika Komitato), naskiĝis en Grekio. En la jaro 1894 li ĉeestis al Pariza Konferenco de IOK, prezidita de Pierre de Coubertin. En tiu ĉi konferenco li forte subtenis Grekion okazigi la 1-an modernan olimpikon. Laŭ tiama preskribo, prezidanto de IOK devas esti elektita el lando, la gastiganto de olimpiko. Post la konferenco li estis elektita kiel la 1-a prezidanto de IOK. Sur tiu ĉi posteno li servis ĝis la jaro 1896.

Pierre de Coubertin (1863—1937), la 2-a prezidanto IOK, naskiĝis en franca aristokrata familio. En la jaro 1891 li fondis sportan revuon. Poste li vizitis multajn landojn en Eŭropo kaj Ameriko por propagandi olimpikan ideon. Li enoficiĝis kiel prezidanto de IOK en la jaro 1896, kaj servis ĉirkaŭ 30 jarojn sur tiu ĉi posteno. Juan Antonio Samaranchi, eksa prezidanto de IOK, opinias, ke Pierre de Coubertin faris grandan meriton, kiu kuŝas en tio, ke li levis sporton ĝis la alteco de ĝenerala valoro kaj dotis evoluon de la olimpika movado per teorio kaj praktiko.

Henri de Baillet-Latour (1876—1942), la 3-a prezidanto de IOK (1925—1942), naskiĝis en belga aristokrata familio. Kiel intima amiko de Pierre de Coubertin li forte subtenis la olimpikan movadon. En la jaro 1903 li elektiĝis kiel membro de IOK. Pro lia klopodo la Belga Olimpika Komitato fondiĝis en la jaro 1906. Post la 1-a Monda Milito, li faris grandan kontribuon por gastigo kaj okazigo de la Antverpena Olimpiko en la jaro 1920. Li ekservis kiel prezidanto de IOK en la jaro 1925.

Sigfried Edstrom (1870—1964), svedo, servis kiel la 4-a prezidanto de IOK (1946—1952). Li studis en Usono kaj Svedio, kaj iam laboris kiel inĝeniero. En la studentaj jaroj li kreis svedan rekordon de sprinto. Li elektiĝis kiel vicprezidanto de IOK en la jaro 1931, kaj ekservis kiel la prezidanto en 1946.

Arery Brundage (1887—1975), usonano, estis la 5-a prezidanto de IOK (1952—1972). Li entuziasmis al sporto. Kiel atletiko li partoprenis en la Stokholma Olimpiko de 1912, kaj okupis la 5-an lokon en la pentatlona konkurso. Li servis sinsekve kiel vicprezidanto kaj prezidanto de IOK. Li elektiĝis kiel la honora prezidanto en la jaro 1972, kaj ricevis olimpikan ormedalon en 1975.

 

Mihael Morris Killanin (1914—1999), la 6-a prezidanto de IOK(1972—1980), estis irlanda ĵurnalisto. Post la 2-a Mondmilito li laboris kiel verkisto kaj filmreĝisoro. Poste li sin turnis al sporto. Li ekservis kiel prezidanto de la Irlanda Olimpika Komitato en 1950, kaj elektiĝis kiel la membro de IOK en 1952. Li servis kiel prezidanto de IOK de 1972 ĝis 1980.

Juan Antonio Samaranch (1920—), la 7-a prezidanto de IOK, estas prezidanto de iu hispana kompanio kaj diplomato. En la jaro 1920 li naskiĝis en familio de tekstila kapitalisto en Barcelono. Li servis kiel prezidanto de la Hispana Olimpika Komitato de 1967 ĝis 1970. Li elektiĝis kiel membro de IOK en la jaro 1966, kaj servis kiel vicprezidanto de IOK, de la jaro 1974 ĝis 1978. En la 16-a de julio de 1980 li estis elektita kiel prezidanto de IOK, kaj servis sur tiu ĉi posteno ĝis la jaro 2001.

Jacques Rogge (1942—), belgo, la nuna prezidanto de IOK. En la juneco li montris geniecon en sporto. Li estis membro de la belga rugbea teamo, tamen li gajnis mondan ĉampionecon, dufoje la subĉampionecon en velada konkurso. En la jaroj 1968, 1972 kaj 1976 li 3-foje partoprenis en olimpiko. Post kiam li enoficiĝis kiel prezidanto de Eŭropa Olimpika Komitato en la jaro 1989, li tuj famiĝis en la internacia sporta mondo. En la jaro 1991 li elektiĝis kiel membro de IOK kaj poste la plenuma membro en la jaro 1998. 3 jarojn poste li ekservis kiel la 8-a prezidanto de IOK.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040