china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Anekdotoj en unuaj modernaj olimpikoj (2)
(GMT+08:00) 2008-03-17 14:45:14

En la unuaj modernaj olimpikoj naskiĝis multaj elstaraj atingoj. Grekaj spektantoj montris grandan fervoron al la olimpikoj, kaj la tiama greka reĝo Johann Georg la 1-a persone donis medalojn al laŭreatoj.

Tiam la Internacia Olimpika Komitato faris neniun rigoran preskribon pri materialo, desegnaĵo kaj dimensio de medaloj. Laŭ grekoj, oro estis vulgara objekto, tial oni faris nur la arĝentajn kaj kuprajn medalojn por la unuaj olimpikoj. Ĉampionoj akiris la arĝentajn medalojn, atestilojn kaj olivbranĉojn, kaj subĉampionoj la kuprajn medalojn, atestilojn kaj laŭrobranĉojn, dum tiuj, okupantaj la trian lokon, ricevis nenion. Sed poste por pli oportuna statistiko, kalkulante medalojn disdonitajn en la unuaj olimpikoj, esplorantoj pri la olimpika historio, nombris ilin ankoraŭ laŭ la ora, arĝenta kaj kupra kategorioj, sed fakte en tiuj ĉi olimpikoj oni disdonis neniun oran medalon.

En intensa konkursado de la unuaj olimpikoj, usonaj sportistoj montris grandan superecon. Ili gajnis 11 ĉampionecojn kaj okupis la unuan lokon laŭ la nombro de gajnitaj medaloj, dum grekaj sportistoj per la akiro de 10 ĉampionecoj okupis la duan lokon, kaj germanaj sportistoj sekvis.

Post ceremonio por la fermo de tiuj ĉi olimpikoj, la greka reĝo akceptis diverslandajn sportistojn kaj oficistojn per bankedo, aranĝita en pompa palaco. En ĝoja etoso sportistoj adiaŭis unu alian, kaj interkonsentis renkontiĝi post 4 jaroj en Parizo.

La unuaj modernaj olimpikoj okazis plejparte en simplaj konkursejoj, kaj la reguloj estis neperfektaj. Al tiuj ĉi olimpikoj ĉeestis neniu virino. Antaŭ la inaŭguro iu virino sin anoncis partopreni Maratonon, tamen la organiza komitato rifuzis ŝin pretekste, ke ŝi estis mense malsana. Sed tiu ĉi virino ankoraŭ partoprenis ĝin kune kun viroj, kaj ŝi per ĉirkaŭ 4,5 horoj atingis la finlokon. Malgraŭ iuj neperfektecoj, tamen la unuaj olimpikoj malfermis la unuan paĝon de la moderna olimpika movado, kaj ludis tre gravan rolon por evoluo de olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040