china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Patro de modernaj olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-03-25 15:10:27

Pierre de Coubertin naskiĝis la 1-an de januaro, 1863, en Parizo. Kiel infano de aristokrata familio, li ricevis bonan edukon kaj forte interesiĝis pri kulturo kaj historio. Por pli bone servi al la popolo, li rifuzis armean oficon, akiritan de la familio por li, kaj rezignis la ŝtatoficistan karieron kun belega perspektivo.

Li estis tre aktiva amatoro pri sporto kaj sin ekzercis per boksado, skermado, ĉevalrajdado kaj remado. Li konvinkiĝis, ke sporto estas ilo antaŭenpuŝanta moralon, kaj defendis tiun ĉi vidpunkton per miriga volo. Esplorinte la historion, Pierre de Coubertin esperis, ke oni revigligos olimpikojn, laŭ li tio estas la idealo, por kiu ĉiu devas peni. Li kredis, ke kolektinte amatorajn sportistojn oni povas akceli amikajn rilatojn inter diversaj landoj, kaj ĝuste pro tiu ĉi ideo en la aĝo de 31 jaroj li deklaris, ke li volas revigligi olimpikojn.

En la kunveno de Franca Federacio de Atletikaj Asocioj, Pierre de Coubertin, ĝenerala sekretario de la federacio, deklaris la decidon, tamen neniu aprobis la iniciaton. La 23-an de junio, 1894, en la Universitato Sorbonne de Parizo okazis cerenomio, en kiu li fondis la Internacian Olimpikan Komitaton. Demetrius Vikelas el Grekio elektiĝis kiel la unua prezidanto de la komitato.

Du jarojn poste en Ateno okazis la unuaj modernaj olimpikoj, en kiuj Pierre de Coubertin estis elektata kiel la dua prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, kaj li estis sur tiu ĉi posteno ĝis la jaro 1925. Pro eksplodo de la 1-a Mondmilito li fondis ĉefstabejon de la komitato en Laŭzano, ricevinte konsenton el la neŭtrala lando Svisio. En la jaro 1925 li rezignis la prezidantecon kaj sin dediĉis al edukado.

La 2-an de septembro, 1937, en parko de Ĝenevo li mortis pro subita kormalsano. Antaŭ tio la laŭzana magistrato decidis doni al li la titolon Honora Urbano, tamen li forpasis antaŭ la ceremonio. Laŭ lia volo oni entombigis lin en Laŭzano, dum lia koro estis enmetita en la tombon proksiman al Olimpio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040