china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Jesse Owens—unu el plej brilaj atletoj
(GMT+08:00) 2008-03-26 14:53:55

Jesse Owens, usona atleto, estas unu el la plej brilaj steloj en la olimpika historio. Li naskiĝis en malriĉa kamparana familio. En la infanaĝo li ŝatis futbalon kaj rugbeon kaj evidentigis la talenton en sporto. En atletika konkurso de mezaj kaj elementaj lernantoj li ripetis la mondan rekordon de 100-jarda kurado per la rezulto de 9,4 sekundoj kaj longsaltis 7,6 metrojn. Pro la elstara atingo li estis akceptita de Ohia Universitato kaj ricevis stipendion. Helpite de fama trejnisto li progresis tre rapide. En la Nacia Studenta Sportkunveno, okazinta en Ann Arbor, 1935, Jesse Owens 5-foje rompis kvar kaj ripetis unu mondajn rekordojn dum 45 minutoj, tio faris sensacion en la sporta rondo. La longsalta rekordo de 8,13 metroj, kreita de li, konserviĝis dum 25 jaroj, kaj la 100-metra rekordo, kreita de li per la rezulto 10,2 sekundoj antaŭ Berlinaj Olimpikoj, restis dum 21 jaroj.

En la Berlinaj Olimpikoj, 1936, li gajnis 4 orajn medalojn el la 100-metra kurado, 200-metra kurado, longsalto kaj 4×100-metra stafetkuro kaj li 12-foje rompis aŭ ripetis olimpikajn rekordojn, tial li fariĝis la plej brila stelo en la Berlinaj Olimpikoj. Sed nazioj de Germanio, la olimpika gastiganto, sentis fortan malamon pro lia miraklo, ĉar la faŝisma diktatoro Hitlero deziris distrumpeti la ĝermanan superecon per la olimpikoj, tamen elstareco de negra atleto forte batis lin, precipe antaŭ lia ĉeesto Jesse Owens ĉampioniĝis en la longsalto venkinte germanan sportiston. Li do forte ĉagrenita, foriris el la konkursejo por eviti manpremon kun la gajninto en la premiado. Henri de Baillet-Latour, tiama prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, kritikis, ke oni nuligos la premiadon, se Hitlero ne povos egale trakti ĉiujn sportistojn, sed diskriminacios plu negrojn. Respondante demandon de raportisto Jesse Owens diris: "Mi venis al Berlino ne por manpremi kun iu persono, sed por gajni orajn medalojn. Mi estas kontenta, ĉar mi jam atingis la celon." Jesse Owens gajnis ne nur orajn medalojn, sed ankaŭ moralon kaj justecon, kaj pro tio li fariĝis la idolo de diverslandaj sportistoj.

Jesse Owens finis la universitatan lernadon en la jaro 1937 kaj enoficiĝis kiel ambasadornivela oficisto de la usona Ŝtata Departemento, responda pri sporto, en la jaro 1955. Post la Berlinaj Olimpikoj li faris kuradon kun hundoj, ĉevaloj kaj motorcikloj por vivteno. En la jaro 1980 li forpasis. Pro lia merito usona sporta institucio instalis la premion Jesse Owens por honori eminentajn sportistojn. La 14-an de decembro, 1999, grupo de aŭtoritatuloj pri la olimpika movado, rekomendita de la usona novaĵ-agentejo AP, aljuĝis Jesse Owens kiel unu el la 10 plej eminentaj sportistoj en someraj olimpikoj de la 20-a jarcento.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040