china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al Raffaele Pagnozzi
(GMT+08:00) 2008-03-28 14:52:26

Kun proksimiĝo de la Pekinaj Olimpikoj diversaj landoj intense faras la preparadon por la olimpikoj. Antaŭ nelonge nia raportisto intervjuis Raffaele Pagnozzi, ĝeneralan sekretario de la Itala Olimpika Komitato kaj estron de la itala delegacio por la Pekinaj Olimpikoj.

Italio estas lando kun malpli ol 60 milionoj da loĝantoj, tamen ĝi estas forta en sporto. En 2004 Italio sendis al la Atenaj Olimpikoj delegacion konsistantan el 372 sportistoj—rekorde en sia historio kaj okupis la 8-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj medaloj. Akceptante intervjuon, Raffaele Pagnozzi konigis al raportisto la elektadon de sportistoj por la olimpikoj. Li diris: "Italio vigle sin preparas por la Pekinaj Olimpikoj, kaj la elektado de sportistoj iras tre glate. Temas pri teamaj sportoj, ni ankoraŭ atendas rezultojn de la baldaŭ okazonta vira akvopilkkonkurso kaj la virina volejbalkonkurso en Japanio por la olimpika kvalifiko. 8 italaj teamoj partoprenis teamajn konkursojn de la Atenaj Olimpikoj, tamen ĉi-foje Italio ne povis akiri la olimpikan kvalifikon el softbalo, basbalo kaj basketbalo, tial eble 5 teamoj partoprenos la Pekinajn Olimpikojn, inkluzive de futbala teamo, vira kaj virina volejbalaj teamoj kaj akvopilka teamo, kaj ili probable gajnos medalojn. La elektado de sportistoj por individuaj sportoj jam plejparte finiĝis. Tiuj ĉi sportistoj estas zorge elektitaj kaj iuj el ili posedas rekordojn. Ni sendos al la olimpikoj nur tiujn, kiuj kapablas krei bonan rezulton."

Parolante pri celo de la itala delegacio gajni olimpikajn medalojn, li diris: "En la Barcelonaj Olimpikoj Italio enviciĝis inter la vico de la dua grupo. En la unua grupo estas Usono, Ĉinio kaj Rusio. Por Italio ĉefaj rivaloj estas Britio, Francio, Aŭstralio kaj Germanio. Ni gajnis 32 medalojn en la Atenaj Olimpikoj, tamen konkuro en la Pekinaj Olimpikoj estos pli intensa. Ĉinio kaj Usono konkuros por la unua loko, kaj leviĝos iuj landoj, tial Italio alfrontos premon el la du flankoj. Se ni gajnos 30 medalojn, tio estos bona rezulto; se pli multe, tio signifas superludon. Italio probable gajnos medalojn el pluraj sportoj, ekzemple el skermado, remado, naĝado kaj ĵudo. Italio estas tre forta en skermado kaj povas gajni plurajn medalojn el ĉiuj olimpikoj"

Por garantii bonan atingon en la Pekinaj Olimpikoj, la Itala Olimpika Komitato decidis fondi sportistan stabejon en Pekino. La difinita loko por la stabejo estas proksima al la Somera Palaco kaj Pekina Universitato, je 5 kilometroj for de la olimpika ĉefstadiono Birda Nesto kaj 8 kilometrojn for de la olimpika vilaĝo.

Parolante pri la pekina preparado por la olimpikoj, Raffaele Pagnozzi diris: "Mia lasta vizito okazis en la pasinta jaro, kaj aprile mi refoje vizitos Pekinon. Miaj kolegoj vizitas Pekinon preskaŭ ĉiumonate. Laŭ ili ĉiuj preparoj estas tre bonaj, precipe la konstruado de konkursejoj. Eble oni devas peni plu por bonigi trafikon kaj aerkvaliton, tamen mi kredas, ke tiuj ĉi problemoj certe solviĝos antaŭ la inaŭguro."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040