china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Centjarulo invitita al olimpika inaŭguro
(GMT+08:00) 2008-04-01 14:44:24

Sinjoro Guo Jie, 97-jara, partoprenis la Berlinajn Olimpikojn, 1936. Li estas tre modesta, precipe antaŭ intervjistoj, tial tre malmultaj konas lian travivaĵon. En la jaro 1932 Liu Changchun la sola ĉino partoprenis la Los-anĝelesajn olimpikojn. Li estas la unua ĉino, aperinta en olimpikoj. Guo Jie diris: "Tiam mi lernis en la dua mezlernejo de Lushun, tial mi ne povis partopreni la olimpikojn kun Liu Changchun. Poste pro la kontaktiĝo kun Liu Changchun mi ekhavis fortan deziron partopreni olimpikojn.

En la jaro 1934 Guo Jie komencis sportan ekzercadon kun Liu Changchun. Ili loĝis en la tiama Nordorienta Univesitato en Pekino. Fronte al malfacilaj cirkonstancoj ili restis firmaj en la revo pri olimpikoj. Komence de la jaro 1936 Guo Jie sukcesis en la elektkonkurso por la Berlinaj Olimpikoj.

La 26-an de junio, 1936, en Ŝanhajo, ĉina delegacio, konsistanta el 139 sportistoj kaj oficistoj, ascendis en italan poŝtŝipon veturontan al Venecio, por partopreni la Berlinajn Olimpikojn.

"Ni portis bluan jakon. Ĉe la maldekstra poŝo estis ora brodaĵo de la olimpikaj ringoj, supre estis la angla vorto China, kaj malsupre la ĉina." Pasis jam 72 jaroj, tamen scenoj el la pasinteco klare aperis antaŭ liaj okuloj. Li diris: "Ĉinio sendis al la olimpikoj 69 sportistojn. La ŝipo navigis dum 27 tagoj, tamen ni ne haltigis la ekzercadon en la vojaĝo."

Li diris, ke li partoprenis matĉon de diskoĵetado. La matĉo okazis sur grundo pavimita per karbocindro. Li estis eliminata en la unua raŭndo pro tio, ke li ne povis superi la limon de 44 metroj por la sekva matĉo. Tiam estis granda distanco inter ĉinaj kaj fremdlandaj sportistoj laŭ la rezulto. Usona atleto Jesse Owens gajnis 4 orajn medalojn en la Berlinaj Olimpikoj, tio profunde kortuŝis ĉinajn sportistojn. "Jesse Owens estis introvertita kaj tre amika. Laŭ mia peto li skribis sian nomon sur mia ĉapelo. Mi konservis la ĉapelon dum multaj jaroj, tamen ĝi kaj ĉiuj tiam faritaj fotoj estis bruligitaj en la Kultura Revolucio. Estas tre bedaŭrinde, ke restas neniu materialo pri la olimpikoj", li diris kun larmoj turniĝantaj en la okuloj.

En la 40-aj jaroj de la lasta jarcento li veturis al Japanio. Tie li studis agronomion en 4 jaroj. Reveninte el Japanio li laboris kiel instruisto en la Pekina Agronomia Instituto. En la jaro 1952 li estis sendata al la urbo Xi'an, kaj tie li servis kiel sekretario en registara departemento pri greno. Poste li gajnis ĉampionecojn de la diskoĵetado kaj pezgloboĵetado en la provinca sportkunveno, kaj pro tio li estis transpostenigita al la tiam konstruata Nordokcidenta Sporta Instituto, kaj tie li laboris kiel atletika profesoro ĝis la emeritiĝo.

Akceptinte donacon de raportisto, bildon de Birdnesto, la ĉefstadiono de la Pekinaj Olimpikoj, Guo Jie tre emociiĝis kaj ripetis denkajn vortojn. Li diris, ke li havas du dezirojn: ĉeesti olimpikojn kaj vivi almenaŭ ĝis la aĝo de 100 jaroj

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040