Frumetane de la 4-a de aprilo je 30 minutoj post la 3-a horo, laŭ la loka tempo, ĉartita aviadilo, transportanta pekinan olimpikan flamon, atingis la internacian flughavenon Pulkovo de Sankt-Peterburgo, la dua granda urbo en Rusio.
Matene de la 5-a je 30 minutoj post la 10-a horo en Sankt-Peterburgo stafetado de la olimpika torĉo komencos la 3-an stadion de la monda vojaĝo.
Laŭ difinita itinero, la stafetado startos de la Venko-Placo en la suda parto de Sankt-Peterburgo, trairos ĉirkaŭ 20 kilometrojn kaj finiĝos ĉe la Vintra Palaco, sude de la rivero Neva, kun la partopreno de 80 stafetoj. |