china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al torĉostafeto Jin Jing
(GMT+08:00) 2008-04-09 16:08:05

La 7-an de aprilo la monda vojaĝo de olimpika torĉo venis al Parizo. Nia raportisto intervjuis torĉostafeton Jin Jing, handikapulan sportistinon el Ĉinio, por demandi ŝin pri impreso de la stafetado en Parizo.

La intervjuo komenciĝis per la jena interparolo: "Vi partoprenu paralimpikojn aŭ la torĉan stafetadon, se oni diktus, ke vi faru elekton?"

"Kompreneble la paralimpikojn, ĉar mi estas sportisto."

Jin Jing estas unu el stafetoj de la eksterlanda stafetado de la olimpikoj, elektita de kompanio Lenovo, tutmonda partnero de la stafetado. En la aĝo de 9 jaroj vigla ŝi suferis malignan tumoron, kaj pro tio la liva kruro estis amputata. Fronte al la malfeliĉo ŝi ne deprimiĝis, tamen ŝi elektis rulseĝan skermadon kiel sian karieron por la estonteco. La 13-an de julio, 2001, Jin Jing aliĝis al la ŝanhaja rulseĝ-skermada teamo, kiam Pekino sukcesis en la peticiado por la olimpikoj, 2008.

En la mondo estas multaj handikapulaj sportistoj, kiuj havas similajn travivaĵojn. Jin Jing suksecis en la tutlanda konkurado, kun la partopreno de kelkcent milionoj da homoj, pri stafetoj de la olimpika torĉo, ne nur pro sia travivaĵo, sed pro ankaŭ la entuziasmo. Ŝi diris: "Tiuj, kiuj renkontas min, plejparte havas la impreson, ke mi estas tre afabla, optimisma kaj bonhumora, eble pro tio, ke ĝenerale oni opinias, ke handikapuloj en bonhumora stato estas tre malmultaj. Tio estas mia opinio. Mi ne volas eviti tiun ĉi temon."

Tiu ĉi fraŭlino, pli-ol-20-jara kaj bela, ĉiam estas gaja kaj kuraĝa fronte al iu ajn malsukceso. Pro diversaj kaŭzoj, ŝi, enviciĝinta foje inter la vico de la 20 plej bonaj skermistoj de la mondo, ne povas ricevi kvalifikon por la Pekinaj Paralimpikoj, tio por ŝi estas la dua fojo. Jin Jing tre ĉagreniĝis pro tiu ĉi malsukceso. Reguliginte la animstaton ŝi turnis sin al la konkuro de olimpikaj torĉostafetoj. Ŝi diris: "Tio okazis hazarde. Tiam mi jam sciis, ke mi ne povas partopreni la paralimpikojn nek havas aliajn taskojn, tial mi estis en la duon-eksiĝo, kaj pro tio mi estis depremita. Iu el miaj amikoj diris al mi, ke la olimpika ormedalo kun inkrustita jado estas tre bela. Mi jesis kaj diris, ke mi ne povos ĝin ricevi. Ŝi konigis al mi, ke la kompanio Lenovo lanĉos la kampanjon de olimpikaj torĉostafetoj. Antaŭ tio mi neniam pensis pri aliĝo al la stafetado, tamen instigite de ŝi mi decidis partopreni la konkurson."

En Parizo Jin Jing realigis sian revon pri la intima kontaktiĝo kun olimpikoj. Ŝi diris al raportisto, ke la plej frua el ŝiaj memoroj pri la olimpika torĉo estas tiu pri la inaŭguro de la Atlantaj Olimpikoj, 1996. En la stadiono eksplodis tondra krio, kiam fama usona boksisto Muhammad Ali bruligis la ĉeftorĉon per tremantaj manoj. Ŝi diris: "Mi estis tre emociita precipe pro lia spirito. Partoprenante konkursojn en fremdaj landoj, mi ofte vidis, ke iuj handikapuloj, havas malbonajn fizikkondiĉojn, tiel, ke ili eĉ ne povas firme teni spadon per la mano, tamen volvinte bandaĝon ĉirkaŭ la mano ili matĉas plu kun aliaj."

Jin Jing diris, ke sukcesinte en la konkuro ŝi plurfoje sonĝis la stafetadon. Antaŭ ol veni al Parizo ŝi diris, ke ŝi volas stafetkuri en lokoj kun multaj ĉeestantoj. La 7-an de aprilo ŝi realigis sian revon. Antaŭ la Ejfelturo ŝi komencis la kuron sur la avenuo Elizeaj Kampoj kiel la tria stafeto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040