La 10-an de aprilo, laŭ la loka tempo, argentina prezidento Cristina Fernandez de Kirchner esprimis, ke nepre sukcesos la stafetado de torĉo de Pekinaj Olimpikoj en Buenos-Ajreso, kaj samtempe bondeziris sukceson de Pekinaj Olimpikoj.
Fernandez esprimis tion intervidiĝante kun ĉina ambasadoro en Argentino Zeng Gang en prezidentejo.
Fernandez diris, ke la stafedado de torĉo de Pekinaj Olimpikoj en Buenos-Ajreso pluapaŝe profundigos la interkomprenon de la du popoloj kaj transdonos pacon kaj amikecon. La olimpika torĉo unuafoje atingis Argentinon. La argentina popolo tre alte taksas la ŝancon. La argentina registaro amplekse subtenos la stafetadon. |