La 11-an de aprilo en Buenos-Ajreso, la ĉefurbo de Argentino, laŭ la loka tempo, sukcese okazis stafetado de la pekina olimpika torĉo.
Buenos-Ajreso estas la 7-a stadio de la monda vojaĝo de la olimpika torĉo. La stafetado, kiu daŭris 2 horojn kaj 30 minutojn kun la partopreno de 80 torĉoportistoj, startis de la subĉiela amfiteatro de la ekologia parko en la havena distrikto de Buenos-Ajreso kaj finiĝis ĉe la rajdarta klubo. La unua torĉoportisto estas fama velada sportisto Carlos Espinola kaj la lasta estas veterana tenisisto Gabriela Sabatini. |