La 13-an de aprilo en Cottbus, Germanio, finiĝis la 3-taga konkurso, unu el stacioj de la Gimnastika Mondpokalo. Ĉinaj sportistoj gajnis 4 orajn medalojn.
Por la ĉina teamo la plej atendata venko venis de Li Xiaopeng. Resaniĝinte li unuafoje aperis en la konkursejo kaj montris tre bonan ludon. Li gajnis la oran medalon de la paralelo per la rezulto de 16,25 poentoj. Zou Kai gajnis la oran medalon de la reko. Juna sportistino He Kexin gajnis la oran medalon de la neegala paralelo per la rezulto de 16,85 poentoj. Xiao Sha kaj Li Shanshan gajnis respektive la oran kaj arĝentan medalojn de la ekvilibra trabo. |