china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj gimnastikistoj gajnis 4 orajn medalojn el Mondpokalo
(GMT+08:00) 2008-04-14 17:42:14

La 13-an de aprilo en Cottbus, Germanio, finiĝis la 3-taga konkurso, unu el stacioj de la Gimnastika Mondpokalo. Ĉinaj sportistoj gajnis 4 orajn medalojn.

Por la ĉina teamo la plej atendata venko venis de Li Xiaopeng. Resaniĝinte li unuafoje aperis en la konkursejo kaj montris tre bonan ludon. Li gajnis la oran medalon de la paralelo per la rezulto de 16,25 poentoj. Zou Kai gajnis la oran medalon de la reko. Juna sportistino He Kexin gajnis la oran medalon de la neegala paralelo per la rezulto de 16,85 poentoj. Xiao Sha kaj Li Shanshan gajnis respektive la oran kaj arĝentan medalojn de la ekvilibra trabo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040