china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Boksĉampiono Muhammad Ali
(GMT+08:00) 2008-04-16 15:26:48

Muhammad Ali naskiĝis la 17-an de januaro, 1942, en Louisville, Usono. Li estas la plej legenda boksisto de la mondo. En la profesia vivo li 37-foje knokaŭtis rivalojn kaj gajnis 56 el 61 profesiaj matĉoj. Li tenis la mondan ĉampionecon de la grandpeza kategorio inter la jaro 1960 kaj 1980.

En la jaro 1960, hontema kaj afabla junulo, 18-jara kaj nomata Cassius Marcellus Clay, venis al Romo por konkuri pri la ora medalo de la leĝerpeza boksado kadre de la Someraj Olimpikoj. Tiam la olimpika boksado ne permesis la aliĝon de profesiaj boksistoj kaj neniu konis tiun ĉi junulon, kiu poste fariĝis la monda ĉampiono kaj ŝanĝis sian nomon en Muhammad Ali. Li renkontis neniun fortan rivalon kaj facile gajnis ĉiun el 4 matĉoj. En la finalo li 3-foje knokaŭtis rivalon, la tiaman eŭropan ĉampionon.

En la jaro 1964 li aliĝis al la profesia boksistaro kaj baldaŭ gajnis la mondan ĉampionecon de la grandpeza kategorio venkinte la rivalon Sonny Liston. En la sekvaj 9 jaroj li 9-foje sukcese defendis la titolon. Poste li konvertiĝis al islamo kaj donis al si la novan nomon Muhammad Ali. Dum la kontraŭvjetnama milito li rifuzis servi por la usona armeo, kaj pro tio oni senigis lin je la ĉampioneco kaj malpermesis al li matĉi en 3 jaroj kaj 6 monatoj. En la jaro 1974 Muhammad Ali denove gajnis la mondan ĉampionecon venkinte George Foreman, kaj poste li sukcesis en pli ol dek matĉoj por defendi la titolon. En la jaro 1981 li eksiĝis.

En la jaro 1996, li, suferanta la parkinsonan malsanon, estis elektata kiel la bruliganto de la ĉeftorĉo de la Atlantaj Olimpikoj. Li bruligis la torĉon per tremantaj manoj. Tiu ĉi neforgesebla momento restos ĉiam en la olimpika historio. En la jaro 1998 li ricevis la premion de UN por Paca Mesaĝisto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040