china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Jacques Rogge estas kontenta pri preparo por Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-04-17 08:42:10

(S-ro Jacques Rogge)

Antaŭ nelonge, raportisto faris intervjuon al s-ro Jacques Rogge, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato. S-ro Jacques Rogge donis malkaŝeman respondon al demandoj respektive pri preparo por la Pekinaj Olimpikoj, stafetado de olimpika torĉo, kontraŭekscitila laboro kaj aliaj temoj.

Jacques Rogge estas kontenta pri preparo por Pekinaj Olimpikoj.

En 2001, petante rajton okazigi la 29-ajn Olimpikojn, Pekino faris multajn promesojn. Pasis 7 jaroj. S-ro Jacques Rogge donis altan takson pri 7-jara klopodo de Pekina Olimpika Organiza Komitato.

"Mi estas ĝoja pro progreso de preparo por la Pekinaj Olimpikoj." S-ro Jacques Rogge esprimis, ke Pekino rigore plenumas promesojn sin kongruigantajn kun plano de Internacia Olimpika Komitato. Kvankam ne finiĝis ĉiuj laboroj, tamen ankoraŭ restas pli ol 120 tagoj antaŭ inaŭguro de la olimpikoj. Li estas konvinkita, ke ĉio estos preta antaŭ la 8-a de aŭgusto, 2008.

Pri aerkvalito

Komence de la preparo, aerkvalito de Pekino ĉiam estis fokuso. S-ro Jacques Rogge esprimis kontenton pri ĉi-rilata klopodo de la ĉina registaro.

Li diris, ke en la lastaj 7 jaroj rapide kreskis ĉina industrio, tial Pekino eĉ la tuta lando alfrontis aeran polucion. Sed la ĉina registaro alprenis multajn rimedojn por plibonigi la medion. Li laŭdis la klopodon de la ĉina registaro, ĉar tiuj rimedoj estas utilaj ne nur al sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj, sed ankaŭ al plibonigo de la medio.

Stafetado de olimpika torĉo devas ĝui ĉies respekton.

S-ro Jacques Rogge eksplicite esprimis esperon, ke stafetado de olimpika torĉo ĝuos ĉies respekton.

"Internacia Olimpika Komitato esperas, ke stafetado de olimpika torĉo ĝuos ĉies respekton." S-ro Jacques Rogge estas konvinkita, ke sankta fajro simbolas solidarecon. Li volas diri al protestantoj, ke ili devas esprimi opiniojn per paca rimedo anstataŭ alpreni perforton, ĉar Internacia Olimpika Komitato rifuzas perforton.

Li montris, ke stafetado de olimpika torĉo estas grava konsistiga parto de olimpikoj. Li esperas ĉies kunĝuon de olimpika spirito per la stafetado.

S-ro Jacques Rogge jesis protekton al intelekta proprieto.

Li donis jeson ankaŭ al klopodo de Pekina Olimpika Organiza Komitato en protekto al intelekta proprieto. Liaopinie, Pekina Olimpika Organiza Komitato alte atentas protekton al intelekta proprieto.

Estos pli rigora kontraŭekscitila kontrolo en Pekinaj Olimpikoj.

Enoficiĝinte, li senlace disvolvas kontraŭekscitilan laboron. Intervjuate, li esprimis, ke ekscitila kontrolo estos pli rigora en la Pekinaj Olimpikoj.

Laŭ lia opinio, kontraŭekscitila laboro ĉiam estas la plej grava en olimpika sporto kaj neindulgo estas konsekvenca principo de Internacia Olimpika Komitato.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040