china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika torĉo venis al Bankoko (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-18 10:08:53

Frumatene de la 18-a de aprilo je 25 minutoj post la 2-a horo, speciala aviadilo, transportanta la olimpikan flamon, atingis Bankokon, la 12-an stacion de la monda vojaĝo de la olimpika torĉo.

Tajlando okazigis ceremonion en la armea aerodromo Daunmung por bonvenigi la olimpikan flamon. Jiang Xiaoyu, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Komitato, descendis el aviadilo, kun flamo-lanterno en la manoj. Zhang Jiuhuan, ĉina ambasadoro en Tajlando, transprenis la lanternon kaj donis ĝin al Yuthasak Sasiprapha, prezidanto de la Tajlanda Olimpika Komitato.

Stafetado de la olimpika torĉo okazos posttagmeze de la 19-a je la 3-a horo. 80 torĉoportistoj stafetos ĉirkaŭ 10 kilometrojn inter la strato Yaowarat kaj la placo Rama la 5-a.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040