Frumatene de la 20-a de aprilo laǔ la loka tempo, la speciala aviadilo portanta la sanktan flamon de la Pekinaj Olimpikoj atingis Kuala-Lumpuron, ĉefurbon de Malajzio, por la stafetado de la 13-a stacio eksterlande.
Koncernaj flankoj de Malajzio okazigis bonvenigan ceremonion en la internacia flughaveno de Kuala-Lumpuro. Ĉina ambasadoro en Malajzio Cheng Yonghua kaj urestro de Kuala-Lumpuro Hakim Borhan iris al la flughaveno por bonvenigi la sanktan flamon.
La stafetado komenciĝos je la 14-a horo de la 21-a de aprilo laǔ la loka tempo. |