china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Diverslandaj personuloj el politika kaj sporta rondoj esprimis oponon kontraǔ bojkoto al Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-04-20 17:01:26

En la lastaj tagoj, diverslandaj personuloj el la politika kaj sporta rondoj unu post alia esprimis, ke ili oponas kontraǔ bojkoto al la Pekinaj Olimpikoj kaj kredas, ke la Pekinaj Olimpikoj estos sukcese okazigataj.

La 19-an de aprilo per la matena televida programo de Finnlanda Brodkasta Kompanio, finnlanda ĉefministro Matti Vanhanen diris, ke la konsekvenca politiko de Finnlando estas tio, ke sporto kaj politiko estas apartaj aferoj. Li ne bojkotos la Pekinajn Olimpikojn, sed ĉeestos al la inaǔguro de la Pekinaj Olimpikoj.

La 19-an de aprilo en Pekino, interparolante kun Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, Joseph Blatter, prezidanto de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, gratulis pro la atingoj en la preparaj laboroj de la Pekinaj Olimpikoj. Li esprimis sian kredon, ke Pekino certe okazigos sukcesajn olimpikojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040