china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aŭstralio preta por torĉa stafetado
(GMT+08:00) 2008-04-22 17:42:08

La 23-an de aprilo la olimpika torĉo venos al Kanbero, la ĉefurbo de Aŭstralio, por la stafetado. Antaŭ nelonge Ron Havey, vicprezidanto de la Aŭstralia Olimpika Komitato, akceptis intervjuon de nia raportisto. Li esprimis, ke la itinero de la torĉa stafetado, elektado de torĉoportistoj kaj celebraj aranĝoj estas pretaj.

Kiel vicprezidanto de la Aŭstralia Olimpika Komitato, Ron Havey direktas laborkomisionon pri la stafetado de la olimpika torĉo en Kanbero. Li diris al raportisto, ke la komisiono estis fondata subtenate de la regiona registaro de Kanbero en la fino de la jaro 2007. Rilate al la elektiĝo de Kanbero kiel la urbo por la torĉa stafetado, Ron Havey klarigis: "Kanbero estas la ĉefurbo de Aŭstralio. Ĝi estas la plej bela el ĉefurboj de multaj landoj, kiujn mi vidis, kaj ĝi estas ankaŭ la ĝemela urbo de Pekino. Mi opinias, ke la elekto de Kanbero por la torĉa stafetado estas tre prudenta decido. Ĉi tie aŭstraliaj popolanoj povas kune bonvenigi la olimpikan torĉon, ĉar Kanbero estas ilia ĉefurbo."

Laŭ plano la torĉa stafetado trapasos famajn vidindejojn de Kanbero, kiaj estas la lago Burley Griffin, Domo de la Federacia Parlamento, finkonstruita en la jaro 1988, kaj la ĉina ambasadorejo en Aŭstralio. Krome la dato de la torĉa stafetado havas specifan signifon por tiu ĉi lando. Ron Havey diris: "Ĝi estas la hieraŭo de la Anzac-Tago, tial tre grava por ni. Tiutage ni okazigas ceremonion por memorfesti aŭstraliajn martirojn, kiuj oferis sian vivon al la batalo por la monda libereco, kaj pro tio la torĉa stafetado pasos preter la Aŭstralia Milita Memorhalo. Krome, la aŭstralia virina remteamo, kiu jam ricevis la kvalifikon por la Pekinaj Olimpikoj, faros la torĉan stafetadon en la lago Burley Griffin."

Ron Havey diris, ke Aŭstralio elektis 80 torĉoportistojn el diversaj rondoj por la stafetado. Inter ili estas gajnintoj de la Jara Personulo kaj famaj sportistoj. Li diris: "La stafetadon partoprenos Ian Thorpe, kaj sud-aŭstralia ŝtatestro Marjorie Jackson,, kiu ĉeestis la olimpikojn, 1956, kaj ankaŭ fama sportistino Libby Lenton, sur kiun ni metis la esperon gajni medalon el la Pekinaj Olimpikoj."

Rilate al la bojkoto de iuj kontraŭ la Pekinaj Olimpikoj Ron Havey diris, ke iu ajn bojkoto kontraŭ la olimpikoj estas vana. Li diris: "Kompreneble ni ne konsentas pri la bojkoto. Sporto devas esti pura. Ni konvinkiĝis, ke estas bone, ke Ĉinio okazigu la olimpikojn, kaj ke la Pekinaj Olimpikoj sukcesos.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040