Antaŭtagmeze de la 23-a de aprilo, la speciala aviadilo, portanta torĉon de Pekinaj Olimpikoj, atingis aŭstralian ĉefurbon Kanbero kaj komenciĝis eksterlanda stafetado de la torĉo en la 15-a stacio. Laŭ plano la stafetado en Kanbero startos en la 24-a de aprilo je la 8-a kaj duona horo laŭ la loka tempo, kun partopreno de 80 torĉoportantoj. La stafetado longas je 15 kilometroj kaj daŭros 3 horojn. |