La 28-an de aprilo en Pjonjango, la ĉefurbo de Koreio, sukcesis la torĉa stafetado por la Pekinaj Olimpikoj.
Pjonjango estas la 18-a stacio de la monda vojaĝo de la olimpika torĉo, kaj por ĝi estas la unua fojo akcepti la olimpikan flamon. Dum 5 horoj 80 torĉoportantoj stafetis tra ĉirkaŭ 20 kilometroj inter la Turo de Juĉe-Ideo kaj la stadiono Kim Il-sung. La unua torĉoportanto estas 72-jara eksfutbalisto Park Doo-yig kaj la lasta estas Zeng Seyg-ok, ĝenerala vicsekretario de la Korea Maratona Asocio. Ankaŭ Liu Xiaoming, ĉina ambasadoro en Koreio, partoprenis la stafetadon.
|