china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Qingdao
(GMT+08:00) 2008-04-29 08:37:16

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigos al vi Qingdao, orientan ĉemaran urbon de Ĉinio. Ĝi ankaŭ estas unu el famaj ĉemaraj turismaj urboj en Ĉinio. En venontjara aŭgusto, ĝi okazigos olimpikajn velŝipajn kaj vel-tabulajn konkursojn. Oni komencis konstruadon de Olimpika Velŝipa Centro de Qingdao la 25-an de majo en la jaro 2004. Ĝi estos finkonstruita en la fino de la jaro 2007. En desegnado kaj konstruado, la centro enkorpigas koncepton de "Verda Olimpiko".

La centro situas en la orienta parto de la urbo Qingdao kaj okupas 45 hektarojn. Krom konkursejo, ankaŭ aliaj bezonotaj instalaĵoj situas en la centro. Trairante la centron, oni trovos, ke koncepto "Verda Olimpiko" penetris en ĉiujn detalojn de la centro.

Qingdao-a olimpika velŝipa centro okupas areon je 45 hektaroj. Inter ili, stadiona tereno okupas 30 hektarojn kaj la nestadiona, 15 hektarojn. Ĉiuj necesaj instalaĵoj por olimpikaj velŝipaj kaj veltabulaj matĉoj, inkluzive de olimpika filia vilaĝo, sportista centro, administra centro, amaskomunikila centro, loĝistika centro kaj aliaj akcesoraj instalaĵoj, situas en la stadiona sfero. Laŭ alia konigo, konstruado de qingdao-a olimpika velŝipa centro konsistas el ter-area projekto kaj akvo-area projekto kun totala investo je 3,28 miliardoj da juanoj de renminbi. Inter ili, 1,78 miliardo da juanoj estas por malkonstrui kaj transloki nordmaran boato-fabrikon kaj 1,5 miliardo da juanoj estas por investi projektojn.

                                                                   (Nokta panoramo de la centro)

Oni jam faris investon je 2,8 miliardoj da juanoj de renminbi. Finkonstruiĝis akvo-area projekto kaj ankaŭ ter-area projekto, escepte de ornamo de olimpika filia vilaĝo. La olimpika velŝipa centro komplete kontentigas postulojn en 2-fojaj velŝipaj konkursoj kaj estas renomita monde unuagrada olimpika velŝipa stadiono.

Laŭ konigo, la urbo Qingdao gajnis evidentan efikon en kapitalo-kolekto por konstruado de olimpika stadiono. La konstruado de olimpika stadiono akcelis disvolvon de apuda regiono. Oni kolektis kapitalon je 1,6 miliardo da juanoj per merkata funkciigo de projekto de dom-bienaj propraĵoj kaj la sumo estas por solvi translokadon de nordmara boato-fabriko. La alia preskaŭ 1,7 miliardo da juanoj estos havigita per postkonkursa utiligo de la olimpika stadiono. La olimpika velŝipa centro ne estos postlasita post la Pekinaj Olimpikoj. La registaro de la urbo Qingdao planas disvolvi la centron kiel 5-A-nivelan vizitindejon. Cetere, Qingdao, kiel "ĉefurbo de velŝipo", ne nur okazigos olimpikajn velŝipajn konkursojn, sed ankaŭ estos bona loko por disvolvi velŝipan sporton.

Glate iras volontul-varbo en qingdao-a konkursejo por Pekinaj Olimpikoj. En la procezo de varbado, kondiĉoj inkludas ne nur sintezan kvaliton sed ankaŭ senecon de marmalsano.

Li Fengli, vicsekretario kaj proparolanto de Qingdao-a Olimpika Velŝipa Komitato, konigis, ke nuntempe ege glate iras volontul-varbado. La urbo Qinghao havas bonegan tradicion pri volontula servo kaj la nombro de volontuloj en volontula asocio atingis pli ol 300 000. Volontuloj varbotaj ne nur posedas fundamentan profesian kapablon, sed ankaŭ bezonas iujn profesiajn trejnadon kaj sciojn. Ni faris kruelan detruivan provadon pri tio, ĉu oni povas esti trafita de marmalsano. Tiu, kiun trafas marmalsano, perdos laboran kapablon. Tial, Qingdao-a Olimpika Velŝipa Komitato havas specialajn postulojn al volontuloj en profesia kapablo kaj korpa kvalito. De la lastaj 2 jaroj, grupo da kernaj volontuloj estas bone restigitaj. Cetere, troviĝas multaj rezervaj fortoj. Li Fengli konigis, ke nuntempa varba retejo estas ankoraŭ malferma kaj oni estas bonvenigata sin aliĝi al la volontula grupo. Laŭ regulo, ĉiu el aliaj 16 urboj de Shangdong sendu 10 elitajn volontulojn, tiamaniere oni grandigos influon de la olimpikoj. En Qingdao troviĝas ne nur multaj studentoj alilokaj kaj alilandaj sed ankaŭ granda nombro da junuloj revenintaj al la patrujo post lernado. Ankaŭ ili partoprenas en la volontula grupo. Tiuj homoj bone regas alilandajn lingvojn kaj scias la kulturon de propra lando, tial ilia partopreno povas plejgrade kontentigi bezonon de konkursoj.

En varbado, trejnado kaj rezervado de volontuloj, troviĝas ankaŭ granda nombro da volontuloj, kiuj ne havas rektan ligon kun la olimpikoj, tamen dum la olimpikoj ili liveros diversajn necesajn servojn inkluzive de privoja servo kaj prilingva servo. Oni povas diri, ke tiuj laboroj kaj preparo liveras al volontula servo bonegan bazon. Li Fengli esprimis plenan fidon pri tio, ke volontuloj de olimpikaj velŝipaj konkursoj fariĝos brila linio en Qingdao en aŭgusto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040