china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al Ai Fukuhara
(GMT+08:00) 2008-04-30 15:06:14

Ai Fukuhara estas japana eminenta tablotenisistino kaj bone konata de ĉinoj. Ŝi flue parolas la ĉinan lingvon kaj ludas gravan rolon por la kultura interfluo inter Ĉinio kaj Japanio. Antaŭ nelonge ŝi partoprenis stafetadon de la olimpika torĉo en Nagano. Bonvolu aŭskulti raporton de nia raportisto pri la intervjuo al ŝi.

Antaŭ la torĉa stafetado nia raportisto venis al la tablotenisa halo en la japana Nacia Sporta kaj Scienca Centro. Tie Ai Fukuhara estas ekzercata de ĉinaj trejnistoj. Ŝi okupas la 9-an lokon laŭ la rangordo de la Internacia Tablotenisa Federacio. Ŝia trejnisto diris, ke antaŭ la olimpikoj ŝi ekzercos sin ĉiutage dum 6 aŭ 7 horoj. Ai Fukuhara diris al raportisto: "Mi ne sentas streĉecon, tamen la tempo pasas tre rapide kaj restas nur iom pli ol 3 monatoj antaŭ la olimpikoj. Mi ne volas malŝpari la tempon. Lastatempe mi ekzercis min per multaj lertaĵoj, kiujn mi ne provis antaŭe. Mi aliĝis al la ĉina tablotenisa ligokonkurso kaj matĉis reprezentante unu ĉinan klubon en du jaroj. Mi multe ĝojis, ke en Ĉinio tre multaj fanoj hurais por mi dum la matĉo."

Demandite pri la torĉa stafetado ŝi sentis feliĉon kaj kredis, ke la stafetado certe sukcesos. Ŝi diris: "Estas tre malfacile, ke mi povas fariĝi torĉoportanto. Mi sentas grandan honoron pro tio eĉ pli ol partopreni la olimpikojn. Antaŭ 4 jaroj mi partoprenis la torĉan stafetadon por la Atenaj Olimpikoj. Tiam mi timis la fajron, tamen ĉi-foje ne plu."

De la tre juna aĝo Ai Fukuhara estas trejnata de ĉinoj, kaj pro tio ŝi ofte kontaktas ĉinajn samprofesiulojn. Parolante pri ĉinaj tablotenisistoj ŝi diris: "Antaŭ la 4-a lernojaro de la elementa lernejo mi estis ekzercata de mia patrino, intertempe ankaŭ ĉinaj trejnistoj gvidis min, kaj pro tio mi malmulte konis rimedojn de japanaj trejnistoj. Nun oni enkondukas ĉinajn lertaĵojn kaj trejnajn rimedojn, ĉar Ĉinio estas potenca en la tablotenisa ludo. Ĉinoj estas tre rektaj. Komence mi ne povis tuj akomodiĝi kun ili, tamen nun mi perceptas sincerecon el ilia agmaniero kaj facile konatiĝas kun ili."

Per la tablotenisa ludo ŝi konatiĝis kun multaj ĉinoj kaj multe profitis de la interfluo kun ĉinoj. Ŝi diris: "Mi ellernis la ĉinan lingvon. Lernante de ĉinoj la tablotenisan ludon mi povas pli multe koni la ĉinan kulturon kaj konatiĝi kun pli da ĉinoj. Mi ŝatas la ĉinan teon. Ĝi estas tre bongusta!"

Cui Tiankai, ĉina ambasadoro en Japanio, diris al Ai Fukuhara, ke kiel bonvola ambasadoro ŝi plenumas pli multe da funkcioj ol li. Ŝi figuris kiel la bonvola ambasadoro por la Monda Foiro en Japanio kaj la Ĉina-Japana Jaro por Kultura kaj Sporta Interfluo, 2007. Parolante pri la impreso el tiu ĉi rolo ŝi diris: "Kiel la bonvola ambasadoro mi ĉeestis al la Monda Foiro en Japanio. Ĉinaj muzikoj kaj akrobataĵoj profunde impresis min, tial mi volas pli multe koni la ĉinan kulturon. Mi sentis, ke harmonia kunlaboro inter la du landoj estas vere mirinda, kiam mi vidis, ke ĉinaj kaj japanaj programeroj prezentiĝas sur la sama scenejo."

De pli ol 10 jaroj post la unua vizito al Ĉinio en la aĝo de 5 jaroj Ai Fukuhara navedas inter la du landoj kaj propraokule vidas la ŝanĝiĝon en Ĉinio. Ŝi diris, ke Ĉinio estas pli bela kaj pura ol antaŭe, kaj ankaŭ la medio multe boniĝas.

Post 3 monatoj ŝi partoprenos la Pekinajn Olimpikojn. Ŝi diris, ke pro la helpo de ĉinaj trejnistoj ŝi havas la ŝancon partopreni olimpikojn, kaj ŝi esperas ricevi subtenon de ĉinoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040