china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Parizo—la unua urbo, kiu dufoje okazigis olimpikojn
(GMT+08:00) 2008-05-22 15:13:03

Francio estas la lulilo de la moderna olimpika movado kaj la naskiĝloko de Pierre de Coubertin, la patro de modernaj olimpikoj. Parizio estas la unua urbo, kiu dufoje okazigis olimpikojn. Antaŭ nelonge nia raportisto intervjuis Jean Durry, olimpikan historiiston kaj fondinton de la franca Nacia Sporta Muzeo.

En la jaro 1900 Parizo unuafoje gajnis la rajton okazigi la 2-ajn modernajn olimpikojn. Tre malmultaj scias, ke Pierre de Coubertin, la patro de modernaj olimpikoj delonge deziris, ke Parizo okazigu la 1-ajn modernajn olimpikojn, tamen li ne povis efektivigi la deziron pro la preskribo de la Internacia Olimpika Komitato. Jean Durry diris: "Tiam la Internacia Olimpika Komitato preskribis, ke olimpikoj devas esti okazigataj en la hejmlando de prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato. La tiama prezidanto estis greko Demetrius Vikelas, dum Pierre de Coubertin estis ĝenerala sekretario de la komitato, kaj pro tio la 1-aj olimpikoj okazis en Grekio. La 15-an de aprilo, 1896, tuj post la finiĝo de la olimpikoj en Ateno, Pierre de Coubertin skribis leteron al greka reĝo. Li diris en la letero, ke li volas transpreni prezidantecon de la Internacia Olimpika Komitato, tial la 2-aj olimpikoj okazis en Parizo."

De aprilo ĝis novembro de 1900 en Parizo okazis ankaŭ la Monda Foiro. Pierre de Coubertin planis soleni la olimpikojn per la populareco de la Monda Foiro, tamen la olimpikoj ne estis la atenditaj. Jean Durry klarigis: "Unue la olimpikoj dronis en la Monda Foiro, okazigita de la franca industria kaj komerca ministerio. Krome en diversaj konkursoj estis neniu olimpika signo nek afiŝo pri la olimpikoj. Ĉiuj rigardis la olimpikojn kiel internacian sportkunvenon. Ĉeestante la atletikan konkurson en Boulogne, Parizo, Pierre de Coubertin emfazis, ke li spektis matĉojn kiel prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, tio estis la sola mencio pri la olimpikoj. La alia grava kaŭzo estas tio, ke tiam la olimpikoj ne estis bone konataj nek interesis la publikon."

La malvarma akcepto de la 2-aj olimpikoj en la romantika metropolo Parizo desapontis la organizanton Pierre de Coubertin, tamen li estis firme konvinkita, ke la franca popolo certe estos sorĉata de la olimpikoj, kaj la olimpika ĉarmo certe disfloros en Francio. La moderna olimpika movado rapide populariĝis kun la evoluo de la homaro. En la jaro 1924 oni celebris la 30-jariĝon de la moderna olimpika movado. Por laŭdi la meriton de Pierre de Coubertin, la baldaŭ eksiĝonta prezidanto, la Internacia Olimpika Komitato elektis Parizon el 6 urboj peticiantaj la rajton okazigi la 8-ajn olimpikojn, tial Parizo fariĝis la unua urbo, kiu dufoje okazigis la olimpikojn. Parizo montris senprecedencan fervoron kaj la publiko vigle faris proponon por sukcese okazigi la olimpikojn. La olimpika organiza komitato kolektis monon kaj konstruigis la stadionon Columbus kun pli ol 60 000 sidlokoj, venkinte multajn malfacilojn.

Parizaj artistoj dezajnis la unuan olimpikan emblemon en la olimpika historio. En la ferma ceremonio de la olimpikoj oni hisis la flagojn de la Internacia Olimpika Komitato, Francio kaj Nederlando, la okaziganto de la sekvaj olimpikoj. La olimpikoj en Parizo, 1924, brile sukcesis.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040