china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Japana ekshalterlevisto Yoshinobu Miyake
(GMT+08:00) 2008-05-30 15:13:53

La 18-aj someraj olimpikoj okazis en Tokio, 1964. Japanaj sportistoj gajnis 16 orajn medalojn, kaj la unua el ili estis ricevita de fama halterlevisto Yoshinobu Miyake. De la jaro 1960 li partoprenis 4 sinsekvajn olimpikojn kaj gajnis 2 orajn kaj unu arĝentan medalojn. Estas menciinde, ke en la jaro 1968 li kaj lia plijuna frato gajnis respektive la oran kaj arĝentan medalojn de la halterlevado el la Meksikiaj Olimpikoj.

Komence Yoshinobu Miyake praktikis ĵudon. Esplorante la muskolan trejniĝon li televidis la Melburnajn Olimpikojn, 1956, kaj inspiriĝinte, li komencis praktiki halterlevadon. Yoshinobu Miyake estas 69-jara, tamen li estas energiplena kaj voĉsonora. Parolante pri la travivaĵo li diris: "Por gajni matĉojn oni devas starigi por si celojn, kaj poste oni atingu ili. En tiu ĉi periodo oni devas venki diversajn malfacilojn. La plej gravaj faktoroj estas kunlaboraj partneroj, diversaj informoj kaj ekzercaj manieroj. La plej grava estas la spirito klopodi por la celo, tio estas ankaŭ mia konduto." En la jaro 1964, Yoshinobu Miyake, gajninto de olimpika arĝentmedalo, portis la taskon gajnigi al la patrolando la oran medalon, tial li sendube frontis al granda premo. Li diris: "Partoprenante la Tokiajn Olimpikojn mi estis tre maltrankvila, ĉar por mi la sola celo estis gajni la oran medalon, dum gajno de la arĝenta aŭ kupra medalo signifis malsukceson.. Por gajni la oran medalon la halterlevado estis aranĝita en la plej antaŭa vico de diversaj konkursoj. Tiam la ekzerca maniero estis senprecedence ekstrema, ĉar por mi estis neniu elirejo. Tia maltrankvilo venis el la plej alta virtuozeco de diversaj faktoroj. Tiam mi estis 24-jara kaj troviĝis en la kulmina stato de sportisto. Japanio kaj Azio unuafoje gastigis la olimpikojn. Diversaj faktoroj atingis la kulminon, kaj pro tio aperis la maltrankvilo, kiun oni povas venki eble per bonŝanco."

Por venki la premon Yoshinobu Miyake praktikis mensan ekzercadon, ekzemple legadon, goludon, akvofalo-banon kaj sidadon en silento. Pro la scienca metodo kaj diligenta ekzercado li atingis kulminon de la sportista kariero en la Tokiaj Olimpikoj.

Eksiĝinte Yoshinobu Miyake laboris kiel trejnisto kaj rektoro de sporta lernejo. Nun li okupiĝas pri la funkciigo de la neregistara organizo Societo por Ormedalgajnaj Sportistoj. La organizo havas la orientilon krei cirkonstancojn por trejni ormedalo-gajnajn sportistojn, disvolvi talentulojn kaj akceli la subtenon al la handikapula sporto. Kiel prezidanto de la organizo Yoshinobu Miyake diris, ke antaŭ tre longe li havis la deziron fondi tiun ĉi organizon. Li diris: "Estante 70-jara maljunulo, oni nature konsideras la venontan vivon. Mi pensis iamaniere dediĉi mian ĉion al la socio kaj posteuloj. Tio estas mia dankemo, ĉar mi posedas ĉion ĝuste pro la trejnado de antaŭuloj, tial mi volas transdoni tiun ĉi varmecon al la sekva generacio, do, mi dediĉas min al la Societo por Ormedalgajnaj Sportistoj.

Parolante pri ĉinaj sportistoj li diris, ke ĉinaj halterlevistoj, precipe la virinaj, estas neindulgeblaj, se ili ne povas gajni la oran medalon, ĉar ili estas kapablaj, energiplenaj kaj gvidataj de tre eminentaj trejnistoj, krome, ili estas tre penemaj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040