china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Meksikaj Olimpikoj kun precedencoj
(GMT+08:00) 2008-06-02 14:57:06

La 19-aj olimpikoj okazis en Meksiko je la altitudo de 2 240 metroj en la jaro 1968. En ĝi pluraj rekordoj estis rompitaj kaj la organizanto faris multajn precedencojn.

Antaŭ pli ol 40 jaroj Meksikio sukcese gajnis la rajtojn okazigi la olimpikojn kiel la unua el latinamerikaj landoj. La meksikia registaro tre atentis preparadon por la olimpikoj. Ĝi asignis 170 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui publikajn instalaĵojn kaj olimpikajn konkursejojn en Meksiko. Rememorante la olimpikojn, sinjoro Felipe Munoz Kapamas, prezidanto de la Meksikia Olimpika Komitato, diris, ke post kiam Meksikio gajnis la rajtojn okazigi la olimpikojn, la tuta lando komencis plenfortan preparon por atesti sian penon al la mondo. Li diris: "Pro la sukcesa okazigo de la olimpikoj en Meksiko multaj fremdlandanoj ŝanĝis siajn antaŭajn miskomprenojn pri Meksikio, ĉar ni atestis nian kapablon kaj faris multajn precedencojn en la olimpikoj. Ekzemple, ni uzis precizajn elektronikajn tempomezurilojn la unua, tiam la uzo de komputiloj ne estis populara, por akurate sciigi al ĉiuj la konkursan horaron kaj rezultojn de sportistoj. Ni denove malaltigis la naĝbasenon por ke spektantoj de la antaŭaj vicoj pli facile rigardu matĉon. Kaj la emblemo de la Meksikaj Olimpikoj spegulis kunfandiĝon de la meksikia murpentraĵo kaj nova dezajna ideo kaj donis fortan videfekton."

La 19-aj olimpikoj inaŭguriĝis la 12-an de oktobro, 1968, en Meksiko. Delegacioj de 112 landoj kaj regionoj partoprenis la olimpikojn. La nombro de delegacioj unuafoje superis centon en la olimpika historio. En la inaŭguro 20-jara meksikia atletino Enriqueta Basilio bruligis la ĉeftorĉon, kaj pro tio ŝi fariĝis la unua virino, kiu bruligis la olimpikan ĉeftorĉon, en la olimpika historio.

En la olimpikoj Meksikio faris plurajn precedencojn: seksa kaj kontraŭdopada kontroladoj, ĵuro de juĝistoj, servado de multaj volontuloj kaj uzo de plastaj kurejoj kaj vitrofibraj saltstangoj. Krome, Meksikio fariĝis la unua lando, kiu vendis domojn de la olimpika vilaĝo kiel privatajn loĝdomojn post la olimpikoj. Parolante pri tio, sinjoro Eduardo Gorraez Larrinaga, ĝenerala plenuma prezidanto de la Meksikia Olimpika Komitato, diris: "En la olimpikoj ni uzis multajn avangardajn teknikojn. Ni unuafoje efektivigis la sendon de kolortelevida signalo kaj la uzon de elektronika tempmezurilo."

En la olimpikoj multaj sportistoj atingis bonajn rezultojn. Usona atleto Bob Beamon trasaltis 8,9 metrojn pli multe je 55 centimetroj ol la monda rekordo, kaj tiu ĉi rekordo estis rompata nur post 23 jaroj. Ankaŭ la monda rekordo de trisalto 5-foje rompiĝis en la olimpikoj. Estas menciinde, ke afrikaj atletoj gajnis ĉiun el oraj medaloj de 1500-metraj kaj plilongdistancaj kuradoj kaj maratono. Usona atleto Richard Dick Fosbury gajnis la konkurson de altosalto per la dorsa maniero, tio estis revolucio de la altosalta tekniko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040